Hiiumaa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nova ŝlosilo por Kategorio:Hiiumaa: " " uzante VarmaKato
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Hiiumaa''' (germane kaj svede ''Dagö'', ruse ankaŭ Хиума ''Ĥiuma'') estas insulo en la Balta Maro, en okcidenta [[Estonio]], norde de la insulo [[Saaremaa]]. Ĝin dividas de la kontinento la maro Väinameri kaj de la insulo Saaremaa la Soela-markolo. La areo de Hiiumaa estas 965 km<sup>2</sup>. Ĝia baza roko konsistas el kalkŝtono kaj mara sedimentaĵo.
 
La insulon posedis la [[Ordenoordeno de Glav-fratojglavofratoj]] komence de la [[13-a jarcento]], poste la [[Germana Kavalira Ordeno]] ekde 1237. Ekde 1560 la insulo apartenis al Danio, de 1582 al Svedio, de 1721 al Rusio, de 1920 al Estonio (de 1940 ĝis 1991, la lando estis parto de la Sovetunio).
 
La insulon loĝas ĉ. 10&nbsp;000 homoj, du trionoj el ili en la urbo [[Kärdla]] ĉe la norda marbordo. La plej gravaj ekonomiaj agadoj estas brutobredado, agrokulturado, fiŝado kaj fiŝprilaboro.