Sablo: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (r2.7.2+) (robota aldono de: be:Пясок)
e
'''Sablo''' estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas '''sabla grajno''' aŭ '''sablero'''. La sekva pli malgranda klaso en [[geologio]] estas [[ŝlimo]], kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas [[gruzo]], kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu [[grandeco (grajno)|grajna grandeco]] por la uzataj normoj).
 
=== Troviĝo de Sablo ===
 
La plej kutima konstituaĵo de sablo ĉe interne kontinentaj situoj kaj ne-[[tropiko|tropikaj]] marbordaj situoj estas [[siliko]] (silicia duoksido) ofte en la formo de [[kvarco]]. Tamen, la konsisto de sablo varias laŭ lokaj fontoj de roko kaj kondiĉoj. Multo da la subtilaj blanka sablo trovita en situo de korala rifo, ekzemple, estas pulvorita koralo ([[kalkoŝtono]]) kiu pasis tra la digesto de fiŝo. Iuj situoj havas sablojn kiuj entenas [[fero]] aŭ [[feldspato]].
sablo estas transportita de [[vento]] aŭ [[akvo]] kaj deponiĝas en la formo de [[plaĝo]]j, [[duno]]j, [[sablopinto]]j, [[sablobenko]]j, kaj similaj. En [[dezerto]], sablo estas la domina speco de grundo.
 
=== Uzoj de sablo ===
 
Sablo estas ofte la precipa komponanto de la agregaĵo uzita por la preparado de [[betono]]. Sablo fabrikita ĉe rokrompejoj por uzo kiel agregaĵo nomiĝas ''hom-sablo''.
Homoj, speciale [[infanoj]] ŝatas [[ludi]] kun sablo sur [[plaĝo]]j aŭ en [[sabloskatolo]]j. Vidu [[sablokastelo]] por detaloj.
 
=== Vidu ankaŭ ===
 
* [[Kantanta sablo]]
4 213

redaktoj