Silmariliono: Malsamoj inter versioj

53 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (r2.7.1) (robota modifo de: la:The Silmarillion)
e
[[Literaturo]] > [[Tolkien]] > Silmariliono
----
 
[[Dosiero:Silmarillion 01.jpg|thumb|right|180px|<!-- _Houghton_ _Mifflin_ _於_[[2001]]_出版的_'''Silmariliono''' -->|Unu Bindo de la Silmariliono.]]
'''Silmariliono''' (angle ''The Silmarillion'' [zi silmeRILien], el [[Kvenja lingvo|Kvenja]] titolo ''Quenta Silmarillion'' [kŭenta SilmarIllion] "Rakonto [de la] '''silmariloj''' (kvenje ''Silmarilli'', genitive ''-on'')) estas libro unuafoje eldonita anglalingve en [[1973]] de [[Christopher Tolkien]]. Kune kun la aŭtoro [[Guy KAY]] li redaktadis kaj finpreparis vastan gamon da skribaĵoj postrestantaj de la ĵus mortinta [[Tolkien]]. La tasko estis malfacila, ĉar la tekstoj devenis el la tuta vivodaŭro de Tolkien, kaj tre variis: Unuj longis, aliaj mallongis, unuj estis nefinitaj, kaj aliaj uzis nomojn ne kongruantajn kun la resto. '''Silmariliono''' estis la vera vivoverko de Tolkien, por kiu [[La Mastro de l' Ringoj]] estis nure flanka afero, kaj ŝajne Christopher tro senatente publikigis la sufiĉe koncizan verkon: Jaron post jaro poste li eldonadis mankantajn aŭ variajn tekstojn, ĉu en ''Unfinished Tales'' ("Nefinitaj Rakontoj"), ĉu en la seriego ''The History of Middle-earth'' ("Historio de Mez-Tero", ĝis [[2002]] 12 volumenoj).
Ĝi pritraktas la tutan historion de [[Mez-Tero]], ekde ties ekkreiĝo fare de [[Dio]], ĝis kie finiĝas ''La Mastro de l' Ringoj'' - etendo trans jarmiloj, kun senfinaj luktoj inter "bonuloj" kaj "malbonuloj", kaj eĉ inter la bonaj mem: Kaj [[Elfoj]] kaj [[Homo]]j interbatalas. Ĝi estas morna kaj ŝajne senespera libro, sed tre bela ĝuste pro tiu nigro, ekpenetrita de lumo, kio donas al ĝi aparte [[Keltoj|keltan]] trajton.
 
=== Resumego ===
 
 
[[Dosiero:Tolkien The two trees.jpg|thumb|right|180px|<!-- _Taip_ _Julia_ _Pelzer_ _įsivaizduoja_ "_Quenta_ Silmariliono" _aprašytų_ _Dviejų_ _Medžių_ _sukūrimą_. -->|La du Arboj Sanktaj, kiuj kune kun la stelaro pribrilas la mondon ĝis ilia morto.]]
* [[Dio]] kreas la mondon kaj sendas tien svarmon da ''Ainur'' (praanĝeloj) kiuj iĝas Gedioj (''Valar'') kaj finpreparas la mondon (modlas, semas, metas astrojn ĉielen, ktp) antaŭ la alveno de la tri Gentoj: Elfoj, Homoj kaj Nanoj (Nanoj estas tradukataj 'Gnomoj' en la esperanta traduko de ''[[La Mastro de l' Ringoj (libroj)|La Mastro de l' Ringoj]]'' per [[William Auld]]).
 
'''Silmariliono''' ankoraŭ ne trovis sian Esperantan tradukiston.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://tolkien.balt.net/tinkle/silm.html <!-- _Lietuviškai_ _apie_ "Silmariliono" -->
4 213

redaktoj