Universitato Kolumbio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Pro rilatoj kun diversaj ŝtatagentejoj kaj aliaj institucioj, supozeble Kolumbio estas la plej granda dungisto en Novjorko. Pro ĝia grandeco (laŭ lando kaj dungatoj), iuj en la komunumo konsideras Kolumbion kiel korporacion, kaj fojfoje okazas malkonsento inter la universitato kaj la ĉirkaŭaj najbarejoj, kiuj ofte kontraŭas la kreskadon de la universitato.
 
=== Studentaj tumultoj ===
 
En [[1968]] okazis studentaj tumultoj, kontraŭ plano konstrui gimnastikejon en apuda parko Morningside. La protestantoj rigardis la planon kiel atakon al la negraj loĝantoj en la najbarejo Harlem. Dum kelkaj tagoj, la studentoj regis administraciajn konstruaĵojn kaj [[klasĉambro]]jn. Oni konsideras tiun tempon kiel la fojon kiam la studentoj kaj administracio plej multe malkonsentis. Finfine Kolumbio nuligis la planon, kaj anstataŭe konsruis subgrundan gimnastikejon sub la norda flanko de la tereno, kiu ankoraŭ estas uzata. La originalan arĥitekturan desegnon por la gimnastikejo finfine uzis [[Universitato Princeton]] por konstrui sian gimnastikejon Dillon.
 
=== Notindaj kolumbianoj ===
 
Estas multaj famaj gravuloj de Kolumbio: poetoj, sciencistoj, artistoj, advokatoj, "fondintaj patroj" de Usono, sportistoj, ktp.