Sibariso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Fotothek df tg 0007136 Theosophie ^ Alchemie.jpg|thumb|[[Drako|Drakonino]] laŭ [[17-a jarcento|17-a jarcenta]] [[gravuraĵo]]. La prezentado de tiaj mitologiaj estaĵoj oftas en multnombraj kulturoj kaj mitologioj ekde la antikva tempo ĝis nun.]]
En [[helena mitologio]], '''Sibariso''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Σύβαρις'', «pompa») estis [[Drako (mitologio)|drakonino]] kiu loĝis en la monto [[Kifriso]], en [[Focido]]. Ŝia mitaro similas al tiu, de aliaj estaĵoj de la regiono, kiel [[Pitono (mitologio)|Delfia Pitono]], [[Poino|Argolanda Poino]] aŭ [[Eĥidno|Arkadia Eĥidno]], grupigitaj de la helenoj laŭ la nomo ''[[Drakajno]]''.
 
Ŝi teruradis tra la kamparo de [[Delfo]], formanĝante homojn kaj bestojn, do la loĝantaro pretiĝis por migri kaj demandis la faman [[Orakolejo de Delfo|orakolon]] pri la plej konvena loko. Tamen, ĝi respondis ke ili liberiĝus de la monstro kaj atingus pacon se juna viro, elektita inter la lokanoj, estos oferita al Sibariso en ŝia kaverno. La bela [[Alkioneo]], nura filo de [[Diomo]] kaj [[Meganiro]], estis selektita kiel viktimo, sed survoje al la kaverno, la procesio renkontis la [[heroo]]n [[Eŭribaro]], filo de [[Eŭfemo]] kaj posteŭlo de la [[oceanido|rivera dio]] [[Aksio]], kiu venis el Kouretis. Pro dia influo, Eŭribaro subite enamiĝis al Alkioneo, kaj perforte anstataŭis lin kiel oferaĵo.
 
Tuj post atingi la kavernon de Sibariso, Eŭribaro batalis kuraĝe kontraŭ ŝi kaj fine ĵetis ŝin de la montflanko. La drakonino frakasis kontraŭ la ŝtonoj kaj malaperis, sed tiu frapego provokis la spruĉon de la fonto Sibariso, en [[Krizo (Grekio)|Krizo]], kiu de tiam memorigas tiun historion.
 
Ĉi tiu mito estis registrita de [[Antonino Liberala]]<ref>[[Antonino Liberala]]. ''Metamorfozoj'', 8.</ref>, kiu alternative nomis la drakoninon ''Lamio'', eble konfuzante Sibarison kun la pli konata ina monstro [[Lamio]].