Montrealo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 8 jaroj
e
grupo anstataŭ bando (ŝajne ne temas pri fihomoj)
e (r2.7.3) (robota aldono de: qu:Montreal)
e (grupo anstataŭ bando (ŝajne ne temas pri fihomoj))
Montrealo posedas belartan muzeon, modernartan muzeon kaj simfonion en la Place-des-Arts kulturkomplekso, ekologian muzeon, insektmuzeon, kaj unu el la plej grandaj kaj gravaj botanikaj ĝardenoj en la mondo. Ĝi ankaŭ havas multajn belegajn kirkojn, kiel la pilgrimejo Notre-Dame-de-Bon-Secours (la "kirko de la maristoj") en la Malnova Haveno; la [[Katedralo Maria Reĝino de la Mondo]], kaj la [[Oratorio de Sankt-Josefo]], la plej granda kirko en Kanado kun la plej granda konstruaĵo de sia speco en la mondo krom tiu de [[Baziliko de Sankta Petro de Romo|baziliko de Sankta Petro]] en [[Romo]].
 
Distrocentro kaj kasinokazino okupas la terenojn de la 1967 Mondekspozicio en la insuloj [[Insulo Sainte-Hélène|Sainte-Hélène]] kaj [[Insulo Notre-Dame|Notre-Dame]]. La hoketeamo Montreal Canadiens ludas en la Bell Centre, kaj la Olimpia Stadiono, seĝo de la 1976 Olimpikoj, posedas la plej altan klinitan turon en la mondo. Ankaŭ la kanada piedpilkoteamo la [[Aluetoj de Montrealo]] ludas en la stadiono McGill. Montrealo estas tre grava centro de la geja komunumo de Kanado kaj Nordameriko kaj havas unu el la plej grandaj gejaj kvartaloj en la mondo.
 
La urbo estas la sidejo de la franclingvaj [[Universitato de Montrealo]] kaj [[Universitato de Kebekio|Universitato de Kebekio en Montrealo]], kaj la anglalingvaj [[Universitato McGill]] kaj [[Universitato Concordia]].
 
Indiana fortikaĵo, Hochelaga, troviĝis sur la insulo kiam [[Jacques Cartier]] ĝin vizitis en 1535, kaj [[Samuel de Champlain]] vizitis en 1603, sed Francoj ne ĝin priloĝis ĝis 1642, kiam bandogrupo deda pastroj, monaĥinoj, kaj migrantoj sub [[Paul Chomedey de Maisonneuve|Paul Chomedey, senjoro de Maisonneuve]] fondis la vilaĝon de Ville-Marie. La vilaĝo kreskis kaj fariĝis grava centro de la peltkomerco kaj la komencloko por la okcidentaj esploroj de [[Louis Jolliet|Jolliet]], [[Jacques Marquette|Marquette]], [[René Robert Cavelier de La Salle|La Salle]], [[Pierre Gaultier de Varennes et de la Vérendrye|La Vérendrye]], kaj [[Daniel Greysolon, sieur Du Lhut|Duluth]]. Ĝi fariĝis fortikaĵo en 1725 kaj daŭris franca posedaĵo ĝis 1760, kiam [[Pierre de Rigaud de Vaudreuil|Vaudreuil de Cavagnal]] ĝin cedis al la brita armeo sub [[Jeffrey Amherst|Amherst]].
 
La kreskon de la urbo helpis malfermo en 1825 de la [[Kanalo de Lachine]], kiu ebligis akvoaliron al la Grandaj Lagoj. De 1844 al 1849, Montrealo estis la ĉefurbo de Unuiĝinta Kanado. La [[Kanada-Pacifika Fervojo]] fondis sian ĉeflokon ĉi tie en la jaroj 1880. Montrealo ricevis la multe gratulitan [[Internacia ekspozicio|Mondekspozicion]] de 1967, sub la nomo Tero de Homoj, kaj pligrandigis sian internacian famon per la okazigo de la [[Olimpiaj ludoj|Olimpikoj]] de 1976.
238

redaktoj