Herrnhut: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''Herrnhut''' estas komunumo en [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[distrikto Löbau-Zittau]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Saksio]]. En la [[21-a de aprilo]] [[2005]] la komunumo havis 2747 loĝantojn.
 
La komunumo ekekzistis en la 1722-a jaro kiel setlejo de moravoj pro konfesiaj kialoj ekziliĝintaj ("Böhmische Brüder"); ili ekloĝis en Berthelsdorf sur bienoj de la granda bonfarinto [[Nikolaus Ludwig von ZinzendorZinzendorf|Nikolao Ludoviko grafo de Zinzendorf]]. Intertempe tie [[Erdmuthe Dorothea de Zinzendorf]] mem funkciis kiel mastrumistino. Ekde 1732 la vilaĝo, kies nomumo ŝanĝis en Herrnhut, iĝis ĝermo de la tutmonda misia aktiveco de la [[Unuiĝo de fratoj]] (angle: Moravian Church, germane: Herrnhuter Brüdergemeine).
 
Inter la religiaj lokoj indas mencii la Preĝejan salonegon, la tombejon kaj la voktejon servantan kiel seĝejo al la Herrnhutanaro. En ĉi lasta aprobiĝis ĉiujare la edifaj Herrnhutaj devizoj (Herrnhuter Losungen), kiuj estu devigaj por ĉiu herrnhutano en la tuta mondo. En la urbetoparto Ruppersdorf troviĝas krome superrivera kasteleto.
46 988

redaktoj