Michael Novak: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|200px|Michael Novak '''Michael Novak''', estas taksata la plej fama esploristo-spertulo en la kampo de rilatoj inter la katolika penso kaj la ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:39, 8 sep. 2012

Michael Novak, estas taksata la plej fama esploristo-spertulo en la kampo de rilatoj inter la katolika penso kaj la institucioj de la kapitalista mondo. Naskiĝinte en 1933 en Johnstown, en Pensilvanio (Usono), estas edziĝinta kun Karen Laŭb-Novak el kiu havis tri filojn. La 4-an de majo 1994 estis ordenita per la 24-a “premio Templeton por la progreso en la religio”.

Michael Novak

Teologo, politologo, verkisto de diversaj monografioj en la kampo de sociaj sciencoj, Novak estas Senior Scholar ĉe la American Enterprize Institute de Vaŝingtono, kie direktis la departementon de la sociaj sciencoj. En 1981 kaj en 1882 servis kiel Ĉefo de la Delegacio de Usono en la Komisio de Unuiĝintaj Nacioj por la homaj rajtoj en Ĝenevo. En marto 1986 ĉefdeĵoris en la Usona Delegacio ĉe la Konferenco por la Sekureco kaj Konlaborado. Krom la libro The Spirit of Democratic Capitalism (= La spirito de kapitalismo demokrata)[1] Novak verkis eseojn pri kristana personismo kaj pri temoj kiuj kunligas sociajn sciencojn kun religio.

Novak lekciis ĉe diversaj universitatoj, kiel ekzemple Harvard kiel titolulo de “Historio kaj la Filozofio de la religio”, kunlaboras, nun kaj ĉiam, kun diversaj sciencaj revuoj kiel First Things kaj National Review, kaj ne disdegnis bakalaŭriĝi pri teologio ĉe la Pontifika Gregoria Universitato [2]

Verkoj

  • The Tiber was Silver (1962)
  • Belief and Unbelief (1965)
  • Naked I Leave a novel (1970)
  • The Experience of Nothingness (1971)
  • Rise of the Unmeltable Ethnics (1972)
  • The Spirit of Democratic Capitalism (1982)
  • The New Consensus on Family and Welfare: A Community of Self-Reliance (Novak et al.) (1987)
  • Free Persons and the Common Good (1988) (traduit en français sous le titre Démocratie et bien commun, Paris, Cerf, 1991)
  • The Catholic Ethic and the Spirit of Capitalism (1993)
  • Business as a Calling (1996)
  • On Two Wings: Humble Faith and Common Sense at the American Founding (2001)
  • Universal Hunger for Liberty: Why the Clash of Civilizations is Not Inevitable (2004)
  • Washington's God (with Jana Novak) (2006)

NB. Preskaŭ ĉiuj tiuj verskoj estas tradukita al diversaj lingvoj

Iuj vidpunktoj de la scienca opiniaro de Novak

• Laŭ Novak, la religio influas enorme la socion kaj la ekonomion kaj eblas malkovri ĝiajn stampojn en ili. Laŭ li, kapitalismo demokrata estas la ekonomia sistema pli akordiĝebla kun kristanismo kaj aparte kun katolikismo. • Novak opinias ke la utopiaj kredaĵoj povas enkonduki al febliĝo de la sociaj ligoj; kaj kontraŭ utopismoj “la familio kiu estas la natura defendo de la homa raso“. estas natura baro kontraŭ utopiaĵoj. (En “La spirito de la demokrata kapitalismo”). • Novak asertas ke foje la kristanaj Triunuo kaj Dio estas pensitaj kiel abstraktaj kaj senpersonaj dum ili devas esti “konsiderataj kiel Komunio de Diaj Personoj priradiantaj sian ĉeeston en la tuta kreitaĵaro kaj alvokantaj la neindajn homojn fariĝi siaj amikoj kaj per tio influi la tutan homan sferon". (El “The Love That Moves the Sun,” en A Free Society Reader) • Laŭ Novak, la origino de kapitalismo troviĝas en kristanaj komunumoj jam antaŭ la epoko protestanta, al kies etiko Max Weber atribuis la iniciatan originon de kapitalismo. Laŭ Novak, kapitalismo estis kunnatura kun la entreprenoj de la maraj italaj respublikoj kaj kun inspiro de la malfruaj mezepokaj Ordenoj almozantaj. (En “The Spirit of Democratic Capitalism”) • Lia aparta metodo de ellaborado de la materialoj sociaj enkondukas Novak atribui apartan rolon al la peko. Tri estas la implicoj praktikaj. Unualoke, la peko, laŭ lia penssistemo, estas konsiderata kiel elemento radika de la libera persono kiu forfuĝas el kontrolo de ĉiu socia sistemo. Dualoke, la neebleco elradikigi la pekon el sperto de la homo. Kapitalismo demorata inventis la manieron utiligi ĝian energion kresence. Trialoke, oni konstatas ke en la kuro de la historio emerĝis du kontraŭaj provoj elimini la pekon el homa sperto; en la unua oni provis konverti la homon, en la dua oni pensis konstrui sistemon kiu altrudu la virton perforte. La demokrata kapitalismo, laŭ Novak, apartenas al tria tipologio, kiu profitas de la observo ke kutime la personaj intencoj, eĉ se bone planitaj, produktas, krom la celoj intencitaj, ankaŭ rezultojn nedeziritajn. El tio, laŭ Novak, la neebleco plani kaj establi kiun ajn ordon politikan, ekonomian kaj kulturan laŭ konstrua maniero... El tio lia klara opono al ĉiuj socialismoj kiuj kontraŭu la utiligan energion de la nebremsebla, elekstere, pekemo...”. [3]

Voĉoj kunrilataj

Eksteraj Ligoj

Referencoj

  1. Tiu verko kuris sekrete en landoj de la sovetia bloko kiel en Pollando kaj Ĉekio.
  2. Dum la dua sekcio de la Dua Vatikana Koncilio Michael Novak agadis kiel korespondanto de National Catholic Reporter.
  3. Iuj esploristoj pri ideoj opinias ke kelke de la ideoj de M. Novak, influis la kompilantojn de la socialaj encicklikoj de Johano Paŭlo la 2-a kiel, eble, Laborem Exercens (La laboristo) kaj Centesimus annus (centdatareveno)

[[pl:Michael Novak]