Finna Laponio: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Map Province of Lapland.png|eta|140px|Situo de Laponia gubernio en Finnlando]]
La '''Laponia gubernio''' (en la finna: ''LappiLapin lääni''), ĝis la [[31-a de decembro]] [[2009]], kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne ''lääni'') estis malfonditaj, estis la plej norda gubernio en [[Finnlando]]. Ĝia ĉefurbo estis [[Rovaniemi]]. La areo de la Laponia gubernio etendiĝis de la [[Balta Maro]] ([[Botnia golfo]]) ĝis la Norvega limo. La plej norda parto de la Laponia gubernio estis parto de [[Sameio]]. La areo de la gubernio estis 98 947 kvadratkilometrojn kaj ĝi enhavis 29 procentaĵojn el la teritorio de Finnlando. La laponia gubernio konsistis nur el unu provinco, kies areo egalis kun la gubernio.
 
Fine de la jaro 2008 la gubernio havis 183 963 loĝantojn, kiu estas nur 3,6 procentaĵoj el ĉiuj loĝantoj de Finnlando. La loĝantoj estis plejparte finnlingvaj. La [[samea lingvo]] estas parolata nur en la plej norda parto de la guberio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivis kaj daŭre vivas en la sud-okcidenta parto de la eksa gubernia teritorio.