Ed Borsboom: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e tradukisto
Brunido (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ed BORSBOOM''' (1936) studis germanistikon kaj instruis tiun lingvon en la altlernejo de [[Utrecht]] ĝis la emeritiĝo en 1999. Li lernis Esperanton en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en la [[Internacia Esperanto-Instituto]] ĉe [[Andreo Cseh]], aktivis en [[TEJO]] kaj fariĝis ŝtata tradukisto por Esperanto. En 1976 aperis lia biografio [[Vivo de Lanti]]. Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe [[Claude Gacond]] kaj ekde la 90-aj jaroj en [[Kvinpetalo]] ĉe [[Suzanne Bourot]] kaj [[Georges Lagrange]]. En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh, [[Vortoj de Andreo Cseh]]. Post 20 jaroj en la redakta stabo de [[Literatura Foiro]] li nun okupas sin i.a. pri taskoj en [[La Gazeto]] gvidata de Eugène kaj [[Lena de Zilah]] kaj depost 1995 prezidas la estraron de [[Internacia Esperanto-Instituto]]. En 2004 li ricevis la [[OSIEK-premio]]n.
 
==Verkoj==
* Konversacia Vortaro (6a eldono), [[Internacia Esperanto-Instituto]], 2010
*''[[Vivo de Lanti]]'', [[SAT]], 1976
*''[[Vortoj de Andreo Cseh]]'', [[Iltis]] 1984