Preĝejo Prezento de Jesuo (Pécs): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
provizora aldono de teksto por posta kunigo
Linio 51:
 
[[Kermeso]] okazas en la [[2-an de januaro]].
 
 
La moskeo de paŝao Gazi Kasim estas la plej grandioza produkto de la turka-islama arkitekturo en Hungario, kaj unu el la simboloj de la urbo Pécs. Paŝao Gazi Kasim konstruigis ĝin inter 1543 kaj 1546. Ĝiaj mezuroj estas cent paŝoj laŭlonge kaj cent paŝoj laŭlarĝe. Nuntempe ĝi funkcias kiel preĝejo romia-katolika, do kiel paroko (paroĥo) urbocentra. Ĝi estas libere vizitebla.
 
Ĝia situo
 
Ĝi troviĝas en la urbocentro, sur la placo Széchenyi (pron. seĉenji). La moskeo okupas la plej altan parton de la placo, kvazaŭ regas ĝin.
 
Ĝia historio
 
Ĝi konstruiĝis en la mezo de la 16-a jarcento. Ĉirkaŭ 1660 s-ro Evlia Ĉelebi, la fama turka vojaĝanto, skribis pri ĝi entuziasme. La moskeo konstruiĝis parte sur la muroj de la mezepoka kristana preĝejo sankta Bartolomeo, ankaŭ ĝiaj ŝtonoj estis uzataj por la konstruado. La ejo estis la granda moskeo de la urbo. Al la turka epoko apartenas la meza, kvadrata parto, kiun kovras kupolo kuŝanta sur okangula bazo. Sur la frontmuroj (fasadoj) al sud-oriento, sud-okcidento kaj nord-oriento en du vicoj unu super la alia videblas po kvar respektive po tri pint-arkaj fenestroj. Interne de la konstruaĵo, sur la restintaj partoj de la iama mur-surfaco (mortero) estas bone videblaj la turkaj ornamoj, surskribitaj citaĵoj el la sankta Korano. La turka predikejo kaj la balkono de virinoj bedaŭrinde neniiĝis dum la tempopaso, kaj ankaŭ la aspekto de la nuntempa preĝo-alkovo ne estas originala. La du turkaj lavbasenetoj antaŭ la sakristio, en kiuj nuntempe estas sanktigita akvo, devenis el la banejo de paŝao Gazi Kasim. Ĝi iam staris apud la moskeo, sed ĝis nun malaperis.
 
 
 
 
== Fontoj ==