La '''epigloto-faringalo''' (aŭ '''epigloto-faryngafaringa konsonanto''' aŭ pleonasme '''epigloto-faringala konsonanto''') estas nove raportita speco de [[konsonanto]], [[artikulacio|artikulaciata]] per la [[epigloto]] kontraŭ la dorsa muro de la [[faringo]]. Tio kontrastas kun la [[faringalo|faringalaj konsonantoj]], en kiuj la radiko de la lango kontaktas la dorsan muron de la faringo, kaj la prototipaj [[epiglotalo|epiglotalaj konsonantoj]], en kiuj la [[arjepiglotaj faldoj]] kontaktas la epigloton.