Buroj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
[[File:Boerfamily1886.jpg|thumb|dekstre|350px|Bura familio, 1886]]
La konflikto enkadriĝis en la brita klopodo certigi la nord-sudan akson el Egipto al plej suda [[Suda Afriko]], sed krome la du buraj ŝtatoj nome [[Respubliko Transvalo|Transvalo]] kaj [[Libera Ŝtato Orange|Orange]] estis tro grandaj (416,600 km²), tro riĉaj (oro, diamantoj, [[karbo]], [[kupro]], [[stano]]) kaj ne estis tro loĝataj de buroj (nur ĉirkaŭ 300,000 ĉe ĉirkaŭ miliono da indeĝenoj kaj plej malbone por tiuj, ĉirkaŭ 75,000 ''uitlanderoj'', teorie malamikoj de buroj kaj aliancanoj de Granda Britio). Krome buroj loĝis tradicie ĉefe nur en kamparaj areoj, dum britoj akaparis pli riĉajn urbajn areojn. Granda Britio ne multe parolis pri la teritoriaj kaj ekonomiaj tialoj kaj montregis la postulojn de la viktimaj britoj de la buraj ŝtatoj por ekmiliti. Tamen la buroj atingis apogojn de multaj eŭropanoj kiuj komprenis la malbonan intencon de Granda Britio. La britoj fidis je tuja venko, sed ili estis nur 13,000 homoj dekomence kaj tiele la buroj eniris en la britaj kolonioj de [[Natalo]] kaj [[Kaburbo]], konkeris grandajn teritoriojn kaj sieĝis en kelkaj urboj (Mafeking, Kimberley, Ladysmith) britajn soldatarojn.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 34.</ref>
 
Spita la britan reagon (alvenis eĉ pli da volontuloj el kolonioj -Aŭstralio, Novzelando ktp- ol dekomencaj britaj soldatoj), la buroj ĝuis avantaĝon sur la tereno, kiun ili konis kaj kie ili estis alkutimiĝantaj rapide moviĝi. La buroj uzis plie ĉevalerion dum la britoj dependis el trajnoj kiuj ne ĉiam estis efikaj. Krome nek la stabanaro nek la soldataro britaj estis efikaj. Tiele la buroj superregis ĝis fino de oktobro 1899 kiam alvenis la Unua Brita Armeo kaj la trupa ekvilibro rompiĝis favore al britoj. Sed la malefika estrado de la generalo Buller malhelpis kaj la britoj ankoraŭ estis venkitaj ĉe Stormberg, Magersfontein, Colenso ktp., la duan semajnojn de decembro, nome la "Nigra Semajno". Tiam Buller estis anstataŭata de Lord Roberts, kies ĉefa stabanaro estis Kitchener, venkinto en Sudano. La situacio ŝanĝiĝis.
 
===Dua milito===
Kitchenes disvastigis la uzadon de ĉaroj kaj sendependo del trajnoj permesis al la britoj malfortigi la soieĝon al Kimberley, venki super la bura generalo Cronje en Paardeberg (februare de 1900). Sekvis aliaj venkoj kaj finfine la britoj okupis la ŝtaton de Orange. Post halto pro epidemio Roberts reatakis kaj konkeris Johanesburgon (31an de majo) kaj Pretorion (5an de junio) jam en Transvalo, kiu estis jam aneksata septembre de 1900. La prezidanto Kruger, laca kaj maljuna, foriris eksterklande serĉi apogon, sed jam ne revenos (mortiĝos en Svisio en 1904).<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 36-37.</ref>
 
===Tria milito===
La ĉefaj buraj aremoj estis venkitaj, sed buraj luktantoj (ankoraŭ ĉirkaŭ 60,000 homoj) plue luktis vagade eĉ konservante la registarojn de ambaŭ ŝtatoj. La brita armeo de 200,000 homoj ne sukcesis kontroli la buran agadon kiu rapidatakis eĉ kontraŭ Kaburbo en 1901 aŭ kontraŭ la generalo Methuen marte de 1902. Kitchener urĝe draste malmoligis la miltkondiĉojn: reorganizis la trupojn, starigis sistemon de fortikaĵoj kaj blokaŭsoj (ĝis 8,000), amasdetruis, amasekzekutis, starigis amasmortigajn koncentrejojn por civiluloj ktp. La buroj ankaŭ draste reagis en Kablando per detruoj kaj mortigoj de aliancaj nigruloj. La milito atingis sian plej akran (kaj aĉan) punkton. Kritikoj leviĝis ne nur tra la tuta Eŭropo sed ankaŭ eĉ en Granda Britio. Post malsukcesaj klopodoj de februaro de 1901, Transvalo, kiu ne estis suferinte tiom da detruoj kiom Oranĵo, akceptis pacnegocadon marte de 1902, kiu finfine rezultis el la [[Pactraktato de Vereeniging]] (31an de majo 1902). Oni akceptis la totalan britan regadon sed ankaŭ memregadon de la buraj areoj (1907), kiuj pluhavos sian proprajn lingvon kaj kutimojn. Estis nek venkintojn nek venkitojn, ĉar kvankam Granda Britio finkontrolis la teritorion, tio kostis al ĝi ĉ. 21,000 mortojn. Dum la buroj suferis batale nur 4,000 mortojn, sed ankaŭ 26,000 mortojn pro mistraktado fare de britoj.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 38-39.</ref>
 
===Sekvoj===
La finfina venkintoj estos buroj, ĉar en [[1910]] la buraj areoj kaj la britaj kolonioj de Natalo kaj Kaburbo uniĝis en sendependan novan ŝtaton ([[Sudafriko]]), kies unua ĉefministro estis Botha iama buro, kiu devis milite venki insurekcion de ankaŭ iama buro De Wet. Krome en la [[1940-aj jaroj]] la buroj, jam konataj kiel afrikansoj, starigis unikan sistemon de apartigo, kiu pludaŭros ankoraŭ duonjarcenton.
 
==Kronologio==