Dédé: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
'''''Dédé''''' estas franca romano verkita de [[Achille Essebac]]<ref>Wintermans, Caspar: "[http://www.gay-news.nl/article04.php?sid=2482 The Rediscovery of Achille Essebac]". ''Gay News'', 2008-10-31.</ref> publikigita en 1901 en Parizo ĉe la eldonejo Ambert.<ref>Féray, Jean-Claude. ''Achille Essebac, romancier du désir''. Parizo: Quintes-Feuilles, 2008. ISBN 978-2-9516023-9-7.</ref> La verko atingis grandan nombron da reimpresaĵoj, entenate eldono ilustrita de [[Georges Bigot]], kaj iĝis la granda literatura referenco de [[Pedofilio|pedofiloj]] de la ''[[Belle Époque]]'' ĝis la [[1930-aj jaroj]].
 
Le esenca argumento de la romano, verkita en la unua persono, baziĝas sur la sens-ama admiro de Marcel Thellier, viro ĉirkaŭ 30-jara, por André Dalio, tenere alnomata Dédé, ekde ilia konatiĝo en la aĝo de 14 jaroj ĉe la religia lernejo kie ambaŭ rezidis, ĝis la morto de Dédé kun 16 jaroj. Dekkvin jaroj poste, obsedata de la memoro de Dédé, Marcel vojaĝas al [[Verono]] por viziti lian tombon kaj li spertas grandan desaponton kiam li konstatas, ke neniu en la urbo memoras jam pri André. Pase en [[Venecio]] li kruciĝas hazarde kun alloga adoleskanta gondolisto, ankaŭ alnomata Dédé, sed li rezignas sperti kun li tion, kion li estus povinta sperti kun la alia Dédé. La verko finiĝas per fantasmagoria elvoko de reviviĝo de amaso deda adoleskantoj mortintaj sen sukcesi koni la amon.
 
Verkita kun poezia lingvo kaj samtempe penetrita de soleno, la stilo de ''Dedé'' estas ekstreme rekta, precipe se kompari kun ''[[Les amitiés particulières]]'' de [[Roger Peyrefitte]]. Eĉ hodiaŭ, el ia vidpunkto, ĝi povas esti konsiderita la plej bela romano pri la pederastia amo publikigita en la [[franca]].