Pont-en-Ogoz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
==Historio==
La hodiaŭa komunumo Pont-en-Ogoz fondiĝis la 1-an de januaro [[2003]] per kunigo de la antaŭaj komunumoj [[Avry-devant-Pont]], [[Gumefens]] kaj [[Le Bry]]. Le Bry siavice estiĝis en la jaro [[1970]] per kunigo de la antaŭaj komunumoj Pont-en-Ogoz kaj [[Villars-d'Avry]].
 
La nomo de Pont devenas de la malnova mezepoka urbeto apud la ponto de Thusy trans Sarino, kie troviĝis la unua burgo de la Senjoroj de Pont, kiu estis menciita en la jaro [[1160]]. En la 13-a jarcento estis en rivera kurbo konstruita la dua burgo kaj la kapelo de Sankta Teodulo, kiu estas konservita ankoraŭ nuntempe. En la 14-a jarcento la [[peŝto]] iniciatis la pereon de la urbeto, kiu en la [[16-a jarcento]] estis definitive forlasita. Ek de kiam en la jaro [[1948]] estis barita la [[Lago de Grejerco]] la ruino de la burgo kaj urbeto situas sur la insulo de Ogoz. En la jaro [[1482]] Pont estis vendita al la urbo [[Friburgo]] kaj fariĝis friburga voktejo. Ek de la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] ĝis [[1848]] ĝi apartenis al la distrikto Bulle kaj tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis atribuita al la [[distrikto Grejerco]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D3234.php ''François Guex'': ''Pont-en-Ogoz'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-06-11)]</ref>
 
==Vidu ankaŭ==