H-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e forigis krisignon, kies sencon mi ne vidas
Linio 12:
En la oficiala deklaro [http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio"] de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".
 
Iafoje tiu sistemo povas esti ambigua, en vortoj kiel ''flughaveno'', ''chashundo'', ''traumata'' (ĉu ''traŭmata'' aŭ ''tra-um-ata''?)). Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do ''flug'haveno'', ''chas'hundo'' ktp.; lia propra ekzemplovorto estis ''pac'homo'' (!). Alternative ligostreko povas esti uzata: ''flug-haveno''. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.
 
Kial ajn, longan tempon oni apenaŭ praktike uzis la H-sistemon, krom eble iafoje en telegramoj. Sed ekde la Interreta periodo la H-sistemo ekfariĝis pli vaste uzata, klare pli vaste ol iam ajn antaŭe. Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata [[X-sistemo]].