Universitato Adam Mickiewicz: Malsamoj inter versioj

e
e (r2.7.2+) (robota modifo de: fr:Université Adam Mickiewicz de Poznań)
 
== Historio ==
La Universitato de Poznań estas unu el la plej gravaj polaj universitatoj. Ĝi estis malfermita la 7-an de majo 1919. Por la sekvontaj 20 jaroj klerigis studentojn en [[jurisprudenco]], [[ekonomio]], [[medicino]], [[humanismo|humanismaj]] sciencoj, [[matematiko]], [[naturaj sciencoj]], [[agrikulturo]] kaj [[forsto|forstforstscienco]]scienco. Ĝia originala nomo estis ''Piast Universitato''. Ekde ĝia fondo multaj distingitaj sciencistoj el ĉiuj partoj de la mondo kaj ankaŭ multaj elstaraj famuloj de politiko kaj belartoj ricevis honoran titolon de [[Doktoro honoris causa]] de la universitato. Inter ili troviĝis personecoj kiel Marŝalo [[Józef Piłsudski]], Marŝalo [[Ferdinand Foch]], [[Maria Skłodowska-Curie]] kaj [[Ignacy Paderewski]]. La 7-an de majo 1919 okaze de la kvarcentjara datreveno de la fondiĝo de Akademio Lubrański okazis inaŭgura ceremonio de la Piast Universitato. En 1920 fama sociologo [[Florian Znaniecki]] fondis la unuan polan fakultaton pri [[sociologio]] kadre de ĉi-tiu universitato, kiu estis unu el la unuaj tiaj fakultatoj en [[Eŭropo]]. La universitato estis fermita dum germana-nazia [[invado en Pollandon]] en 1939. Dum la jaroj 1941-1944 germana universitato laboris en la domoj de la universitato. Dum tiu tempo ĝi iĝis konspira Pola Universitato de Okcidentaj Teritorioj kaj laboris plejparte en Varsovio en privataj loĝejoj. La pola universitato estis remalfermita en multe pli malgranda formo nur post fino de la [[dua mondmilito]]. Ĝis 1955 ĝi estis oficiale nomita Universitato de Poznań. Tamen, ekde la jaro 1955 la Universitato estas nomita laŭ [[Adam Mickiewicz]], la plej granda pola [[romantikismo|romantikisma]] poeto de la unua duono de la 19-a jarcento. Post reformoj en 1950, la Medicina Fakultato kun la sekcio pri [[dentokuracado]] kaj la [[Farmacio|Farmacia]] Fakultato de la Universitato de Poznań estis tansformitaj al sendependa lerneja institucio, nome la ''Universitato de Kuracaj Sciencoj de Poznań''. Inter la plej konataj diplomiĝintoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań troviĝas matematikistoj kiuj deĉifris la germanan ĉifrilon [[Enigma]]: [[Marian Rejewski]], [[Henryk Zygalski]], kaj [[Jerzy Różycki]]. Ĝis nun multaj konstruaĵo de la Universitato de Poznań estis disigita en lokoj apud la urbo. Ĉiuj institucioj kaj strukturoj de la universitato nun estas translokigataj al la universitatejo en Morasko. Ekde [[2006]] la Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj [[Komputiko]], [[Kemio]] kaj [[Geografio|Geografia]] kaj [[Geologio|Geologia]] Scienco jam funkcias en la nova ejo.
 
[[Dosiero:Uam poznan matematyka fizyka.jpg|thumb|300px|right|<small>Nova konstruaĵo de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kun Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komutiko</small>]]
[[no:Adam Mickiewicz-universitetet]]
[[pl:Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu]]
[[ru:Университет имени Адама Мицкевича в Познани]]
[[uk:Університет імені Адама Міцкевича у Познані]]
149 219

redaktoj