Terra Nova (televida serio): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo de nova paĝo pri la televidserio Terra Nova
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:57, 28 sep. 2012

Terra Nova [teranova] estas sciencfikcia televida serio de Kelly Marcel kaj Craig Silverstein, kiun unuafoje elsendis la usono televidkanalo Fox je la 26-a de septembro 2011. En Latinameriko ĝi elsendiĝis je la 3-a de oktobro 2011 fare de la kanalo FOX Latinameriko. La serion produktis inter 2010 kaj 2011 la usonaj entreprenoj 20 th Century Fox Television kaj DreamWorks Television. Estraj produktistoj estis Stevan Spielberg, Brannon Braga kaj Jon Cassar. Respondeca pri la muziko estis Brian Tyler.

Resumo

En 2149 la homaro estas antaŭ la formorto, pro troloĝanteco, malbona aerkvalito kaj detruo de la vegetacio. La sciencistoj malkovris antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, fendon en la la kontinuo de spaco kaj tempo, kiu ebligas al la homaro vojaĝi 85 milionojn da jaroj al la pasinteco al la lasta triono de la kretaceo. Tie, meze de la kretacea praarbaro, la homaro fondas al Terra Nova por havi duan ŝancon.

Familio Shannon, al kiu apartenas la patro Jim, la patrino Elisabeth kaj la tri infanoj Josh, Maddy kaj Zoe havas jurajn malfacilaĵon, ĉar la tria infano estas kontraŭleĝa. Kiam la polico malkovras tion, la patro Jim atakas policanon. Al Jim oni malliberejigas. Du jarojn poste Elisabeth, kiu havas plurajn akademiajn gradojn havas la ŝancon partopreni kune kun siaj du leĝaj infanoj translokiĝon al Terra Nova (10-a translokiĝa ondo). Kune kun la helpo de Elisabeth, Jim sukcesas fuĝi de la malliberejo. Pere de falsaj dokumentoj Jim kune kun la filineto Zoe (kiu kunvojaĝas en dorsosako) ankaŭ atingas Terra Nova kaj tie denove retrovas la familion.

La familio Shannon devas alkutimiĝi al la nova situcio. Tio ne estas tiom facila kiom ŝajnas je unua vido, ĉar la homora devas vivi kune kun dinosaŭroj, strangaj bestoj kaj malsanoj kaj kun homa grupo, kiu ribelis kontraŭ la resto de la komunumo.