Diego de Almagro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: no:Diego Almagro
Linio 5:
 
== Unuaj jaroj ==
La deveno de Diego Almagro restas en malhelo. Li naskiĝis en 1475 en la manĉa urbo de Almagro, en [[Provinco de Ciudad Real]], de kiel li prenis la falsan familinomon ĉar li estis kontraŭleĝa filo (de Juan de Montenegro kaj Elvira Gutiérrez). Por "savi" la honoron de la patrino, ŝiaj samfamilianoj forprenis la filon kaj translokigis lin la proksima vilaĝo de [[Bolaños de Calatrava]] kaj poste al [[Aldea del Rey]] kun Sancha López del Peral. Kiam li estis 4jaraĝa li revenis al Almagro ĉe onklo Hernán Gutiérrez ĝis kiam li estis 15jaraĝa kaj pro la onkla severeco li elhejmiĝis. Li iris ĉe la patrino kiu tiam vivis kun nova edzo por averti ŝin kaj tiu adiaŭis lin al la hazardaventuro.
 
Poste li estis en [[Sevilo]] (de kie eliris tiam ĉiuj ŝipoj al Ameriko) kiel servisto de don Luis de Polanco, kiu estis unu el la urbestroj de tiu urbo. Dum li plenumis tiun postenon, Almagro grave vundoponardis alian serviston, forfuĝis el Sevilo kaj vagadis tra [[Andaluzio]] ĝis kiam li decidis kaj povis forfuĝi al [[Ameriko]].