Patristiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: zh:教父學; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 5:
== Patristiko de la diversaj epokoj ==
Tiuj epokoj estas tri:
* ĝis [[200]]: ĝi sin dediĉis al la defendo de kristanismo kontraŭ ĝiaj kontraŭuloj (tipe Justino Martiro)
* ĝis [[450]]. Estas la periodo en kiu naskiĝas, male, la grandaj sistemoj de kristana filozofio (tipe Klemento el Aleksandrio kaj Aŭgusteno)
* ĝis la [[8-a jarcento]]. Patristiko fariĝas repriellaboraĵo de doktrinoj jam formulitaj kun, tamen, originale reformistoj tipe [[Boecio| Anicio Manlio Torquato Severino Boecio]]
 
== Kontaktoj de la Patroj kun la tiamaj filozofiaj pensadoj ==
 
La unuaj kontaktoj de la Patroj kun tiutempa filozofio, precipe platona, okazis ĉirkaŭ la duonon de la 2-a jarcento entreprene de [[apologetiko|apologiistoapologiistoj]]j, ne estinte eĉ ne formulita la bezono rilati kun la filozofio flanke de la [[apostolaj patroj]].
 
Temas unuatempe pri [[Justino Martiro]], [[Aristido]] kaj [[Teofilo el Antioĥio]] al kiuj posteulas, laŭ tempo kaj laŭ filozofia graveco, latinaj apologiistoj [[Minucio Feliĉo]], [[Tertuliano]] (pli jurista ol filozofo), [[Arnobio la Malplijuna]] kaj la retoro [[Laktancio]]. Tiuj ĉi aŭtoroj agnoskas elementojn laŭveraj en la greka filozofio kaj engaĝiĝas ilin harmoniigi kun la datumoj de la kristana revelacio. Ili rebatas, stilante pli polemike ol konstrue, kontraŭ la atakoj de tiuepokaj intelektuloj ([[Frontono]], [[Lukiano]], [[Kelso (filozofo)|Kelso]] ktp.). Ne mankis apologiistoj, kiel la siria [[Taciano]], kiuj sendistinge komdamnis la tutan amplekson de la pagana filozofio.
 
Ĉe la fino de la 2a jarcento kun [[Klemento de Aleksandrio]] kaj pli kun [[Origeno]], la kontaktoj laŭiras la vojon kiu estos decida por la kristana penso: utili la homan saĝon por ellabori la sistemigon de la “superracia” saĝo revelaciita; kaj provas pruvi la historian kaj racian fundamenton de la Revelacio mem. Kaj tra tiuj vojoj adresiĝis la posteulaj centoj de Patroj de Eklezio kaj kristanaj verkistoj.
 
== Filozofiaj pozicioj de la Patristiko ==
Ĝis la [[3a jarcento]] la Patroj, serĉante kontaktpunktojn inter la filozofio kaj kristanismo, kultivis prefere [[teodikeo]]n, [[kosmologio (filozofio)|kosmologiokosmologion]]n, la platonan etikon kaj la psikologion (tiun lastan inspiriĝintan ankaŭ el [[Stoikismo|stoikuloj]]). Kun la Platonanoj, la grekaj Patroj asertis la naturan koneblecon pri la ekzisto de Dio, sed samtempe ekzaltis la transcendon de la dia naturo, kiu, ĝuste pro tio ke ĝi estas nepridirebla, ne povas havi nomon, ne estante la nomo la signo surfaciganta la naturon de la adresatoj. Tiu koncepto grave influis sur la teologian signifon de la vorto '''Theós''' (Dio). Kun la Platonanoj la Patristiko insistis sur la aktuala kaj detala agado de la [[Dia providenco]], reduktita al minimumo ĉe la Aristotelanoj: per ĝi la Patroj batalis [[fatalismo]]n kaj [[astrologio]]n kaj ĝenerale [[politeismo]]n. La [[monoteismo]] akordiĝis, ĉe la Patroj, kun la konstato pri la peko, kies unika responsulo estas la libera volo de la kreitaĵo. Tiu libera volo estis energie konfesata.
 
[[Alegorio|Alegoriismo]] de la pribiblia patristika ekzegezo trovis sian apogilon en la platona kaj gnostika teorioj laŭ kiuj ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj seneblaj okazaĵoj estas simboloj de spiritaj kaj kaŝitaj aferoj. La [[elaĉeto]] mem estas konsiderata ĉe Aleksandrianoj kaj [[Kapadokiaj Patroj|Kapadokianoj]] prefere subaspekte de nia “diigo” pere de la graco de Kristo jam detruita de la peko. Plaĉis al kelkaj Patroj rigardi al la korpo kiel platonmamiere karcero por la animo. La tuta patristika asketo havas kiel unuan stadion la purigadon el pasioj ĝis atingado de tiu regado kiu jam esprimiĝi en la stoikisma [[apatio (filozofio)|''Apatio'']].
Linio 53:
Enciclopedia Filosofica, Centro studi filosofici di Gallaratem Lucarini, 1982, vol. VI.
 
[[Kategorio:Kristanismo]]
[[Kategorio:Filozofio]]
 
Linio 90:
[[tr:Patroloji]]
[[uk:Патристика]]
[[zh:教父學]]