Edmund Osmańczyk: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:02, 4 okt. 2012

Edmund Jan Osmańczyk (naskiĝia la 10-an de aŭgusto 1913 en Deutsch Jägel/Jagielno (distrikto Strzeliński), mortis la 4-an de oktobro 1989 en Varsovio) – pola publicisto kaj politologo, parlamentano al Sejmo de Pola Popola Respubliko de la 1-a, 2-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 8-a kadenco, senatano de 1-a kadenco.

Vivo

Edmund Osmańczyk studis en polaj altlernejoj (Varsovia Universitato, 1938) kaj eksterlandaj (universitatoj en Bordeaŭ kaj Berlino), en 1974 akiris gradon de doktoro de politikaj sciencoj.

En la jaroj 1932–1935 estis redaktoro de revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna polo en Germanio), de 1934 ĝis 1939 gvidis Gazetaran Centron de Asocio de Poloj en Germanio. Ekde septembro 1939 laboris en Pola Radio en Varsovio, post okupo de la ĉefurbo – en konspira radio. Dum la ribelo de Varsovio disaŭdigis en Pola Radio ĉiutagajn programerojn Batal-tago pri situacio en la ĉefurbo. En la jaroj 1945–1946 estis milita korespondanto, raportis i.a. pri Potsdama konferenco kaj pri Nurenberga proceso. De 1947 dum pluraj jaroj laboris kiel eksterlanda korespondanto de Pola Radio. Li publikigis en semajnrevuo "Świat" (Mondo). De 1969 okupiĝis pri publicista agado kaj scienca laboro. Aŭtoro de plurfoje premiita publikaĵo "Encyklopedia ONZ i stosunków międzynarodowych" (Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj) (1982), eldonita ankaŭ en la hispana kaj angla.

En la periodo 1952–1961 kaj 1969–1985 estis deputito en Pola Parlamento. Li ricevis honoran doktorecon de Silezia (1975) kaj Vroclava (1988) Universitatoj.