Edmund Osmańczyk: Malsamoj inter versioj

75 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
e
(aldono de foto)
 
=Vivo=
Edmund Osmańczyk studis en polaj altlernejoj ([[Varsovia Universitato]], 1938) kaj eksterlandaj ([[universitato]]j en [[BordeaŭBordozo]] kaj [[Berlino]]), en 1974 akiris gradon de [[doktoro]] de [[politikaj sciencoj]].
 
En la jaroj 1932–1935 estis redaktoro de revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna [[poloj|polo]] en [[Germanio]]), de 1934 ĝis 1939 gvidis Gazetaran Centron de [[Asocio de Poloj en Germanio]]. Ekde septembro 1939 laboris en [[Pola Radio]] en Varsovio, post [[invado en Pollandon|okupo de la ĉefurbo]] – en [[konspiro|konspira]] radio. Dum la [[ribelo de Varsovio]] disaŭdigis en Pola Radio ĉiutagajn programerojn ''Batal-tago pri situacio en la ĉefurbo''. En la jaroj 1945–1946 estis milita korespondanto, raportis i.a. pri [[Potsdama konferenco]] kaj pri [[Nurenbergo|Nurenberga]] proceso. De 1947 dum pluraj jaroj laboris kiel eksterlanda korespondanto de Pola Radio. Li publikigis en semajnrevuo "Świat" (Mondo). De 1969 okupiĝis pri publicista agado kaj scienca laboro. Aŭtoro de plurfoje premiita publikaĵo "Encyklopedia ONZ i stosunków międzynarodowych" ([[Enciklopedio]] de [[UN]] kaj de internaciaj rilatoj) (1982), eldonita ankaŭ en la [[hispana]] kaj [[angla]].
 
En la periodo 1952–1961 kaj 1969–1985 estis deputito en Pola Parlamento. Li ricevis [[honora doktoreco|honoran doktorecon]] de [[Silezio|Silezia]] (1975) kaj [[Vroclavo|Vroclava]] (1988) Universitatoj.
 
{{Vivtempo|1913|1989|Osmańczyk, Edmund}}
[[Kategorio:Polaj politikistoj]]
 
[[en:Edmund Osmańczyk]]