Movtelefonio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sz-iwbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: zh:蜂窝网络
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: no:Mobilnett; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
ligas la [[centralo]]jn al [[telefonaparato]]j de telefonantoj. Tiel la aparato ne bezonus resti fikse en iu loko, kaj oni povus porti ĝin ien ajn.
 
== Komenco ==
 
La unua prasistemo estis planita kaj enkondukita en [[1947]], en [[Usono]]. Tiam la cirkvitoj estis grandaj kaj la konsumo de [[baterio]] estis tiel alta, ke apenaŭ eblis starigi la sistemon. La ideo estis instali la telefonojn en veturilojn, por ke tiuj problemoj ne estus tiel gravaj. Tamen la kosto kaj aliaj teknikaj baroj ne ebligis ampleksan uzadon de la teknologio en tiu epoko.
Linio 22:
[[frekvenco-spektro]] neebligis la populariĝon de la servo kaj, konsekvence, la malaltigon de la kostoj.
 
== Ĉela Sistemo ==
 
Unue enkondukita en [[1983]], la ĉela sistemo estas la sistemo uzata nuntempe. Por konstrui aparatojn vere porteblajn, precipe por enmana uzo, nepras ke la postulata signalo-potenco estu malalta, estigante malgrandajn cirkvitojn kaj baterion. La telefono kaj la turo ne povas esti do tiel malproksimaj inter si; tial, uzendas pluraj [[anteno]]-turoj.
Linio 33:
ktp. En urboj, ekzemple, ju pli altaj estas la konstruaĵoj, des pli malgrandaj devas esti la ĉeloj, pro la atenuiĝo de la signaloj. Ĝenerale, ĉeloj estas reprezentataj kiel [[seslatero]]j, sed, vere ili estas neregulaj.
 
Ordinaraj ĉeloj povas esti:<br />
A) Ĉiu-direktaj: sur la turo estas [[anteno]] kiu transmisias signalojn ĉiudirekten
je la sama potenco.<br />
B) Sektorigitaj: estas dividitaj en [[sektoro]]j (kutime tri), æiu kun sia propra unudirekta anteno, tamen daŭre uzante po unu turo en ĉiu ĉelo. En la praktiko, tio egalas al pluraj apartaj ĉeloj.
 
La samaj frekvencoj estas uzataj en multaj ĉeloj, sen interferencoj; sed ne en apudaj ĉeloj. Ĉar ne eblas bone distingi kie finiĝas unu ĉelo kaj kie komenciĝas alia, okazas kunmiksiĝo inter ili. Kiel rimedo kontraŭ interferencoj en tiuj komunaj areoj, apudaj ĉeloj ne povas do elsendi signalojn je la samaj frekvencoj. Pro tio, la frekvenco-spektro (la parto disponigita por la tuta ĉela sistemo) estas dividita en partoj, ĝenerale tri, kvar, sep aŭ dek-du (K=3, K=4, K=7, K=12, respektive). Apudaj ĉeloj uzas do malsamajn frekvencojn de la spektro. La areto da apudaj ĉeloj kiuj uzas malsamajn partojn estas nomata "ĉelgrupo".
 
=== Etapoj de ĉela telefonado ===
 
Oni povas dividi la [[telefonado]]n per movebla ĉela telefonilo en etapoj:
 
 
# - La [[uzanto]] klavas la [[numero]]n de la alvokato, kun kiu ĝi deziras paroli.
# - Per la revena [[kontrolkanalo]], la [[poŝtelefono]] informas la [[telefonnumero]]n al la [[signalo-stacio]], kiu transdonas ĝin al la centralo.
# - Post konfirmo de la centralo, la signalo-stacio ŝaltas du-direktan [[voĉkanalo]]n por [[komunikiĝo]] kun la poŝtelefono (kaj sendas al la [[aparato]] la [[alvoksono]]n).
# - Samtempe, konsultinte sian [[datumbazo]]n, la centralo trovas en kiu ĉelo estas la alvokato, kaj informas al la signalo-stacio de tiu ĉelo la [[telefonnumero]]n.
# - Per la alira kontrolkanalo, tiu signalo-stacio al-vokas la alian uzanton; ties poŝtelefono sonoras.
# - Kiam la alvokato respondas, ties poŝtelefono kaj la respektiva signalo-stacio ankaŭ komencas komunikiĝi per du-direkta voĉkanalo.
 
Nun, la tuta cirkvito estas starigita kaj ambaŭ personoj povas interparoli. Kiam ilia babilado finiĝas, la centralo malfaras la konektojn kaj la uzitaj voĉkanaloj liberiĝas denove.
 
[[kategorioKategorio:telefonoTelefono]]
 
[[bg:Клетъчна мрежа]]
Linio 72:
[[lt:Mobilusis ryšys]]
[[mr:सेल्यूलर टेलेफोनीची संकल्पना]]
[[no:Mobilnett]]
[[pl:Telefonia komórkowa]]
[[pt:Rede de telefonia celular]]