Blankventra ardeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Blankventra ardeo | dosiero =White-bellied Heron at Pho Chu, Bhutan.JPG | dosiero larĝo = 250px | priskribo de dosiero = Blankventra a...
 
Linio 36:
La Blankventra ardeo troviĝantas en humidejoj de tropikaj kaj ĉetropikaj arbaroj de montetoj de orienta Himalajo de [[Barato]] kaj [[Birmo]]. Ĝi videblas ankaŭ en la ĉetropikaj areoj de Himalaja Regno Butano kaj iam troviĝantis en Nepalo. Ĉefaj minacoj kiujn tiu ardeo frontas estas [[ŝtelĉasado]] (kaj de la propra birdo kaj de ties ovoj) kaj [[habitatodetruo]] (forhakado de nestarboj kaj malapero de humidejoj).
 
Tiu specio estas pli rara ol supozite; ja ĝi ŝajnas proksima al [[formorto]]. Ĝi estis ŝanĝe listita el statuso Endanĝerita al Draste Endanĝerita en la [[IUCN Ruĝa Listo]] de 2007.<ref name=>iucn</ref>
 
En Butano, Blankventraj ardeoj troviĝantas en malalta ĉerivera habitato sub 1700 m, ĉefe en la riverbaseno de Punacang Ĉhu. Oni konas ĉirkaŭ 30 individuojn ene de tiu rivervalo de Butano en la distrikto Punakxa-Ŭangdiphodrang en centrokcidenta parto de la lando. Ĝi estas sub drasta minaco de formorto en Butano pro akcela disvolvigo de grandskalaj hidroelektraj projektoj en la baseno. Plialtiĝantaj akvoniveloj devigas la nestumantajn birdojn serĉi pli etende fiŝojn, kaj tiele ili estas devigataj eksponi ĉu la ovojn ĉu la idojn al predantoj kiaj la [[Kresta serpentaglo]].