Pedro Álvares Cabral: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2+) (robota modifo de: ckb:پێدرۆ ئالڤارێز کابرال |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Pedro Álvares CABRAL''' [Ka'''bral''': Petro Alvareso Kabralo],([[Belmonte]], [[1467]] aŭ [[1468]] – [[Santarém]], [[1520]] aŭ [[1526]]) estis portugala navigisto, al kiu la reĝo de [[Portugalio]] [[Manuel la 1-a de Portugalio|Manuel la 1-a]] konfidis la estraron de la dua armado, kiu estis sendita al [[Orienthindio]]. Li estas ĝenerale konsiderata kiel la unua eŭropano kiu malkovris [[Brazilo]]n, je la [[22-a de aprilo]] de [[1500]].
[[Dosiero:Pedro Álvares Cabral - steel engraving by American Bank Note Company.jpg|thumb|left|Pedro Álvares Cabral]]
Laŭ kelkaj historiistoj, li naskiĝis en la urbo [[Belmonte]], en la portugala provinco [[Beira Baixa]]. Li estis la tria filo de '''Fernão CABRAL''' (Provincestro de Beira kaj de Belmonte), kaj de '''Isabel de GOUVEIA'''. Li edziĝis al '''Isabel de CASTRO''', filino de la nobelo [[Fernando de Noronha]]. Li certe havis bonan lernadon de navigadteĥniko kaj egan sperton kiel maristo, ĉar la Reĝo D. Manuel (Dom Manŭelo) (konfidis al li la daŭrigadon de la laboro de [[Vasco da Gama]], kiu estu la serĉado de [[spicoj]] en Orienthindio, per nova marvojo malkovrita de Gama.
Cabral eliris en la maron je la [[9-a de marto]] de [[1500]] el la plaĝo [[Restelo]] en [[Lisbono]] kaj, post nevola aŭ vola malproksimigo de la normala kurso por la Orienthindio, li malkovris novajn terojn, verdire la orienta bordo de la [[sudameriko|sudamerika kontinento]], kie hodiaŭ estas [[Brazilo]], je la [[22-a de aprilo]] de [[1500]]. Post la malkovro de Brazilo kaj deklaracio de ĝia apartenanteco al Portugalio, Cabral sekvis sian vojon al Orienthindio.
Estas monumentoj en lia memoro en la urboj [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj [[Lisbono]], ĉi-tie en la Avenuo Pedro Álvares Cabral.
|