Libera Esperanto-Asocio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Libera Esperanto-Asocio''' por germanlingvaj teritorioj - [[germane]] ''Freier Esperanto-Bund'' - estas suborganizaĵo de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT) por kunordigi asociajn agadojn, kiuj krom uzo de la lingvo Esperanto ankaŭ utiligus uzon de la [[germana lingvo]], ekzemple informiloj al la publiko en [[Germanlingvio]], kontaktoj kun germanlingvaj ideologie similaj organizaĵoj aŭ ŝtataj instancoj. Kvankam dekomence la organizaĵo SAT laŭ sia sennacieca orientiĝo volis eviti "naciajn sekciojn", tamen tiom forte sentiĝis la neceso plenumi tiajn taskojn, ke kreiĝis suborganizaĵoj kiel tiu-ĉi, kiu laŭdifine aparte aktivu en [[Germanio]], [[Aŭstrio]], la germanlingva parto de [[Svislando]], la malgranda [[Germanlingva komunumo de Belgio]] kaj en [[Luksemburgio]]. Malgraŭ tiu teoria koncepto, en Aŭstrio paralele fondiĝis [[Aŭstria Laborista Ligo Esperantista]], post la Dua Mondmilito renomita [[Aŭstria Socialista Ligo Esperantista]], kiu ĝis malfondo en 2009 en Aŭstrio plejparte transprenis la funkcion de suborganizaĵo de SAT.
 
Laŭ memprezento, la asocio "volas konatigi la internacian lingvon Esperanto al germanlingva publiko. Esperanto estas neŭtrala kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj... La Libera Esperanto-Asocio komprenas sin kiel daŭriganton de la tradicio de la [[GLEA|Laborista Esperanto-Asocio]], kiun la [[nazioj]] disbatis en 1933. Ĝi ligas kun Esperanto la ideojn de demokratio kaj interpopola kompreniĝo, kaj volas fari sian kontribuon al ilia realigo."