Katolika Esperanto-movado: Malsamoj inter versioj

 
== Katolikaj Esperanto-Kongresoj==
Post la Pariza kongreso la Katolikaj Esperanto-Kongresoj okazis jene: 2. en [[Hago]] 1911; 3. en [[Budapeŝto]] 1912; 4. en [[Romo]] 1913; 5. en [[Lourdes]] 1914; ĉi tiu estis malebligata pro la unua mondmilito; 6. en [[Hago]] 1920. En 1921 ne okazis aparta IKUE-kongreso, pro la IKa-afero. La 7-a okazis en [[Nijmegen]] (Nederlando) en 1922; 8. en [[Nürnberg]] 1923; 9. en [[Vieno]] 1924; 10. en [[Parizo]] 1925; 11. en [[SpaaSpa]] (Belgio) 1926; 12. en [[AssizioAsizo]] fermita en Romo, ItalujoItalio 1927; 13. en [[Tilburg]] (Nederlando) 1928;14. en [[Prago]] 1929; 15. en Budapeŝto 1930. En 1931 ne okazis kongreso pro la grava politika krizo en Hispanio, kie estis okazonta la 16-a kongreso. Tial nur okazis Ĝenerala Kunveno de la Estraro de IKUE en [[Eindhoven]], samtempe kun la Jarkunveno de Nederlanda Katoliko. La 16-a kongreso okazis en [[Lourdes]] 1932.
 
En tiuj kongresoj estis pritraktataj pluraj temoj i. a. Unuiĝo de la Eklezioj (tial ankaŭ kelkaj nekatolikoj ĉeestis kongresojn de IKUE, ekzemple la unuan kaj la duan), Uniformeco de la latina lingvo, Organizado materiala de la Eklezio, Socia katolika agado, Protektado de la junulinoj, Tutmonda apologia Asocio, Esperanto kaj la blinduloj, Katolikoj kaj la pacifismo, Esperanto kaj la elmigrado, Kontraŭ-alkohola movado, Internacia rilatoj inter junuloj de diversaj landoj, Misioj katolikaj, Internacia presagentejo, ktp.