Tetiso (pramaro): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La Tetismaro aǔ Tetiso estis [[oceano]] en la [[geologi]]a erao de [[mezozoiko]]. La nomo venas el la greka [[mitologio]], kie Tetiso estas la fratino kaj edzino de la [[titano]] [[Okeano]].
 
La Tetismaro estis, samkiel ghia antaǔulo, la [[Paleo-Tetiso]], [[profundoceano]] oriente de la [[superkontinento]] [[Pangeo]]. Ĝi etendiĝis inter la nordorienta parto de [[Pangeo]], la formiĝonta [[Azio]], kaj la sudorienta parto de [[Pangeo]] (orienta [[Gondvano]]) proksimume komencanta en la hodiaǔa [[Mezeǔropo]] kaj atingante ĝis oriente de la nuna [[Novgvineo]]. Al tiu ĉi [[oceano]] laǔlonge de la [[kontinento]] apartenis vastaj malprofundaj [[marĝenmaro]]j, precipe en la regiono de Aǔropo[[Eǔropo]]. Ekde la disrompiĝo de [[Pangeo]] en [[Laǔrazio]] kaj [[Gondvano]] dum la [[Juraso]] (antaǔ ĉirkaǔ 200 – 150 milionoj da jaroj) la [[Tetis]]maro etendiĝis en la direkto al [[Eǔropo]], kaj kie antaǔe situis malprofundakvaj zonoj aǔ eĉ [[kontinento]], nun ekestis profundmara pelvo – la [[Paratetiso]]. Tiu marĝenmaro etengiĝis inter [[Italio]] kaj [[Mezeǔropo]], samkiel inter [[Balkano]] kaj [[Ruslando]]. Ĉi tie nun ekestis [[sedimenttavolo]]j plurajn mil metrojn dikaj, kiuj poste dum la ekesto de la [[Alpoj]], de la [[Balkano]] kaj de la [[Karpatoj]] denove aperis. Dum la epoko de [[Kreto]] la Tetismaro denove malfermiĝis inter la restoj de [[Gondvano]] – [[Afriko]] kaj [[Hindio]] -, kiuj kontraǔ la senco de la horloĝa montrilo drivis nordorienten, kaj [[Eǔrazio]], kiu drivis laǔ la senco de la horloĝa montrilo suden kaj sudokcidenten.
 
Kiel sekvoceanoj de la frua [[Paratetiso]] ekestis dum la [[Paleogeno]] sude de [[Italio]] la [[Mediteraneo]], en [[Centra Eǔropo]] la [[Panonia Maro]], la [[Nigra Maro]], la [[Kaspio]] kaj [[Aralo]]. Sude de [[Hindio]] la [[Hindia Oceano]] ekestis kiel posteulo de la Tetiso.