Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: lij:Loigi XIV de França
B.A.Enz (diskuto | kontribuoj)
Linio 31:
|}
|}
'''Ludoviko la 14-a''', [[franca lingvo|franclingve]] ''Louis XIV'' {{prononco|lui katorz|lui katɔʁz}}, (naskiĝis la [[5-a de septembro|5-an de septembro]] [[1638]] en [[Saint-Germain-en-Laye]] - mortis la [[111-a de septembro|111-an de septembro]] [[1715]] en [[Versailles]]) reĝis kiel [[Burbonoj|burbona]] [[Listo de francaj reĝoj|monarko de Francio]] kaj de [[Navaro]] ekde la [[14-a de majo]] [[1643]] ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkaj monatoj antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia [[Ĉefministro (Francio)|ĉefministro]], la [[kardinalo]] [[Jules Mazarin]], en [[1661]]. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la '''Suno-reĝo''' (''Le Roi-Soleil'') aŭ kiel '''Ludoviko la Granda''' (''Louis le Grand''), regis [[Francio]]n dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando kaj eĉ en iu ajn alia grava reĝlando. Ludoviko la 14-a grandege plifortigis la potencon kaj la influon de Francio en [[Eŭropo]], ĉefe per tri gravaj militoj - la [[Franca-Nederlanda milito]], la [[Milito de la ligo de Augsburg]] kaj la [[Sukceda Milito de Hispanio]] - sed ankaŭ per aktiva subteno de [[arto]], [[scienco]] kaj [[ekonomio]]. Post multaj jarcentoj, la reĝo plie finpretigis la submeton de la plej tumultemaj feŭdaj sinjoroj per la kunvenigo de ili ĉe la [[kastelo de Versajlo|kastelo de Versailles]], kaj tiel asertis la ĉiopovan aŭtoritaton de la franca monarĥio.
 
Ludoviko la 14-a, nediskuteble unu el la plej gloraj estroj de Francio, sukcese klopodis por starigi absolutan kaj centralizitan ŝtaton. Tiu reĝo tiel fariĝis ia arketipo de [[Absoluta monarkio|absoluta monarko]]. Al li estas plejofte asignita la fama frazo « ''La Ŝtato, ĝi estas mi!'' » (''L'État, c'est moi !''), kvankam multaj historiistoj suspektas ke tio estas eraro, kaj ke tiu humuraĵo estis fakte fantaziita de siaj politikaj kontraŭuloj por karikaturi la absolutismon, kiun la orgojla reĝo enkarnigis. Tre malsama ol tiu diskutebla citaĵo ŝajnas tio, kion Ludoviko diris sur sia mortlito : « ''Mi foriras, sed la Ŝtato restados ĉiam.'' » (''Je m'en vais, mais l'État demeurera toujours.'').