Sigtuna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
Sigtuna konsideriĝas la plej malnova urbo de [[Svedio]]. Arkeologiaj trovoj atestas, ke ĝi fondiĝis ĉirkaŭ la jaro [[980]] fare de la sveda reĝo ''Erik la 8-a'' (Erik Segersäll). Sub la reĝo ''Olof Skötkonung'' kaj ties filo ''Anund Jakob'' inter la jaroj 995 kaj 1030 en la urbo produktiĝis la unuaj moneroj de Svedio. Tiuepoke Sigtuna estis la centro de kreskanta, regione potenca ŝtato. Meze de la 11-a jarcento Sigtuna iĝis sidejo de episkopo kaj ekkonstruiĝis katedralo. Baldaŭ la urbo havis sep preĝejojn, kaj dum 1247 inaŭguriĝis dominikana monaĥejo.
 
Meze de la 12-a jarcento tamen la episkopa sidejo translokiĝis al [[Upsalo]]. Tamen Sigtuna restis grava urbo ĝis la fino de la 13-a jarcento. Fine de la mezepoko tamen ĉiam pligraviĝis la urboj [[Upsalo]] kaj ausgehende [[Stokholmo]] - kaj Sigtuna perdis gravecon.
 
Kiam Svedio dum la 16-a jarcento iĝis [[Protestantismo|protestanta]], la monaĥejo malkonstruiĝis kaj el la preĝejoj flegiĝis nur unu, tial ke la aliaj ses laŭgrade disfalis. La nombro de enloĝantoj tre malkreskis kaj ankaŭ la aliaj urbaj konstruaĵoj ekdisfalis. Dum la 19-a jarcento la urbo en la literaturo priskribiĝis kiel eta, preskaŭ senhoma loko kun romantikaj, superkreskitaj ruinoj.