Reĝlando Rumanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 4600349 de 212.69.20.65 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Neniu resumo de redakto
Linio 73:
La [[granda depresio]] en 1929 havis seriozan influon al Rumanio. La komencon de la 1930-aj jaroj karakterizis sociaj turmentiĝoj, politikaj konfliktoj, granda senlaboreco kaj strikoj. Kelkfoje la reĝimo estingis sociajn turmentiĝojn perforte, ekz. strikon de ministoj en Valea Jiului. La ekonomio komencis resaniĝon meze de la 1930-aj jaroj. Politikaj organizaĵoj radikaliĝis kaj la politika situacio malstabiliĝis. La regadon atingis partioj [[naciismo|naciismaj]] kaj [[kontraŭjudismo|kontraŭjudismaj]]. La Nacia Liberala Partio fariĝis pli kaj pli naciisma; la Nacia Kamparana Partio unuiĝis kun Rumana Fronto kaj kreis Nacian Kristanan Partion. Fine ege fortiĝis [[Fera Gvardio]], ekstreme naciisma kaj [[faŝismo|faŝisma]] organizaĵo. La regantaj partioj ne fidis al reĝo Karolo la 2-a, kun reciproko. Krome la rumana konstitucio donis al reĝo la rajton nuligi la parlamenton kaj anonci baloton. Pro tio dum nur dek jaroj Rumanion regis 25 ministraroj.
 
[[Image:Romania1941.png|thumb|right|250px]]
Malgraŭ tio en 1937 Karolo la 2-a nomumis [[Octavian Goga]] nova ĉefministro. Samtempe reĝo renkontiĝis kun [[Adolf Hitler]] kiu diris pri sia deziro konsistigi la rumanan ministraron el membroj de la Fera Gvardio. Karolo la 2-a ne plenumis tiun deziron - la 10-an de februaro 1938 li eksigis la ministraron de Goga kaj enkondukis [[diktatoro|diktatoran]] regadon. Agnoskis ĝin nova konstitucio, akceptita dek sep tagojn poste. Ĝi donis al reĝo la rajton nomumi ne nur ĉefministron, sed ĉiujn ministrojn. La estro de la Fera Gvardio, [[Corneliu Zelea Codreanu]], estis arestita kaj en novembro 1938 mortigita.