Egiptoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto etnaj grupoj | bildo = | priskribo = | grupo = Egiptoj<br />egipt-arabe مَصريين ''(Masˤreyyīn)''<br />kopte ϩⲁⲛⲣ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
| notoj =
}}
'''Egiptoj''' - [[egipt-araba lingvo|egipt-arabe]] مَصريين ''(Masˤreyyīn)'', kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ ''(han.Remenkīmi)'' - en nuntempa etna kompreno estas la loĝantoj de [[Egiptio]] de komuna kulturo kaj lingvo [[egipt-araba lingvo|egipt-araba]] kaj ties idoj en aliaj landoj. La egipta identeco en tiu kompreno proksime rilatas al geografio. La loĝantaro de Egiptio koncentriĝas en la suba [[nilo|nila valo]], mallarĝa strio de kultivebla lando de la unua rivera katarakto proksime de la urbo [[Asuano]] sude ĝis la [[Mediteranea Maro]] norde. Tiu unika geografia situo estis la bazo de la evoluo de la egipta socio ekde la [[antikva epoko]].
 
El religia vidpunkto, 90 procentaĵoj de la egiptoj estas islamanoj (75 procentaĵoj sunaanoj), pliaj 9 procentaĵoj estas [[koptoj]]: El genetika vidpunkto, la koptoj (el la [[greka]] αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj), nocio por la parto de la egiptia loĝantaro kiu restis kristanisma post kiam en la 7-a jarcento la [[muslimo|muslimaj]] araboj konkeris Egiption, aparte nomeblus tipaj "egiptoj": ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun muslimoj, ili takseblas rektaj genaj heredantoj de la praegiptianoj.