Tria Respubliko de Francio: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e
e
La '''Tria Respubliko de Francio''' estas la nomo de la [[Francio|franca]] ŝtato inter la jaroj [[1871]] ĝis [[1940]].
 
Post la malvenko de Francio en la [[Francia-Prusia Milito]] de la jaroj [[1870]] kaj [[1871]], la [[Pariza Komunumo (1871)|Pariza Komunumo]] de la jaro [[1871]] kaj la maltroniĝo de la reĝo [[Napoleono la 3-a (Francio)|Napoleono la 3-a]] de Francio ne plu eblis instali novan reĝan dinastion, kaj tial - pli elpro manko de alternativoj ol el politika konvinko - elvokiĝis [[respubliko]].
 
La nova ŝtata konstitucio antaŭvidis [[legislativo]]n kun du-parta [[parlamento]]: [[Ĉambro de la deputitoj (Francio)|Ĉambro de la deputitoj]] (''Chambre des députés'') kaj [[senato (Francio)|Senato]] ("''Sénat"''), kiuj kune sub la nomo ''[[Nacia Asembleo (Francio)|Nacia Asebleo]]'' elektu [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidenton]], kiu havu fortan pozicion kaj oficu dum po sep jarojnjaroj. La politika pozicio de la prezidento tamen ne estis tiom forta, kiom en la tre posta koncepto de [[Charles de Gaulle]] por la rolo de la prezidento en la [[Kvina Respubliko de Francio]]. La [[ĉefministro]] dependis de la plimulto en la Ĉambro de la deputitoj, kaj la ministraroj ŝanĝiĝis relative ofte.
 
En ekstera politiko la nova ŝtato komence havis malfacilan pozicion. La kanceliero de la [[Germana Regno]], [[Otto von Bismarck]], zorgis pri internacia izoligo de Francio, kaj kiel sola eŭopa [[respubliko]] apud [[San-Marino]] kaj [[Svisio]] la ŝtato devisekspektis kalkuli pri malfidomalfidon de la aliaj, [[Monarkio|monarkiaj]] ŝtatoj.
 
En interna politiko la ŝtato aparte batalis pri redukto de la politika kaj socia influo de la [[romie katolika eklezio]]. Tio gvidis al drasta divido de ŝtato kaj religio, kio ĝis hodiaŭ karakterizas Francion, kaj al konstruo de multaj novaj ŝtataj lernejoj, ĉar la ŝtato ne volis esti dependa de katolikaj lernejoj. Krom la sukcesoj, la trian respublikon skuis diversaj grandaj krizoj, i.a. la ''Panama krizo'' kaj la ''[[Dreyfus-afero]]''.
 
La Tria Respubliko de Francio finiĝis dum la jaro [[1940]], kiam la ŝtato denove [[kapitulaco|kapitulacis]] kontraŭ la (nun de diktatoro Hitler regita) [[Germana Regno]]. La regionoj [[Alzaco]] kaj [[Loreno]], kies enloĝantoj tradicie je granda parto estis germanlingvaj, estis aneksitaj de [[Nazia Germanio]], la norda parto de Francio estis okupita de la armeo de Nazia Germanio kaj en la sudo la politikisto ''Philippe Pétain'' fondis la [[reĝimo de Vichy|reĝimon de Vichy]] (''État Français''), kiu fakte estis [[satelita ŝtato]] de [[Nazia Germanio]].
 
== Prezidantoj de la Tria Respubliko ==