Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Kosmetikaj ŝanĝoj
e plikutimigo
Linio 11:
 
=== Kansasurbo de 1929 ĝis 1942 ===
 
{{Butono al Enhavo}}
[[Dosiero:Mary Lou Williams The Pearls.JPG|eta|200px|dekstre|Brunswick-[[ŝelakdisko]] de la triopo Mary Lou Williams: „The Pearls“ ([[Jelly Roll Morton|Morton]]) - „The Rocks“, kun Booker Collins (b) kaj Ben Thigpen (dr) de septembro de 1938]]
En 1929 ŝi muzikis kiel anstataŭanto en la [[bandego]] ''The Twelve Clouds of Joy'', kiun estris [[Andy Kirk]]. Ĉi tiu bando estis ekestinta el la bando ''Dark Clouds of Joy'' de [[Terrence Holder]], en kiu ekde 1928 ŝia edzo estis muzikisto. Por ke li povu ludi tie, Williams estis translasinta la estradon de sia propra bando, aktiva en [[Memphis (Tenesio)|Memphis]], al sia edzino.<ref>Parte je la ''Syncopaters'' estrata de Mary Lou Williams anstataŭ de John Williams kunmuzikis aldosaksofonisto [[Jimmy Lunceford]]. Komparu Dahl, p. 60, 63 sekvaj.</ref> Por la unuaj surdiskigoj de la bando de Kirk en 1929 ŝi ne nur verkis kiel pianistino, anstataŭante la en la sonregistrejo forestan Marion Jackson, sed ankaŭ kontribuis unuajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn, kvankam ŝi tiumomente ankoraŭ havis malmultajn konojn pri [[notacio]] kaj [[harmoniscienco]]. Oficiala pianisto de la bando plue restis Marion Jackson.<ref>Komparu Frank Driggs, Chuck Haddix: ''Kansas City Jazz. From Ragtime to Bebop - A History.'' Oxford University Press, Oksfordo 2005, p. 87 sekva, Dahl, p. 72 sekvaj, 138-141, 154-156</ref>
Linio 28:
 
=== Serĉado de nova vojo ===
 
{{Butono al Enhavo}}
Komence de la 1950-aj jaroj ŝi vidis sin devigata, vojaĝi kiel akompanisto de [[Mildred Bailey]] pro financa malabundeco.<ref>Ŝi ricevis por la plej multaj el siaj komponaĵoj neniujn [[tantiemo]]jn; krome ŝi perdis monon je juĝejaj konfrontadoj pri la aŭtoreco de kelkaj pecoj. Komparu Dahl, p. 218 sekva.</ref> En 1952 ŝi koncertis kun [[Kenny Clarke]] kaj [[Oscar Pettiford]] en la klubejo ''Downbeat''. En la sama jaro ŝi faris mallongan koncertvojaĝon al Anglujo, kiu fariĝis iom longa tempo en Eŭropo. Ŝi muzikis plurfoje en la koncertejoj [[Royal Albert Hall]] kaj [[Royal Festival Hall]]; en 1953 ŝi gastkoncertis en Nederlando kaj Skandinavujo, akompanis kantistinon [[Sarah Vaughan]] kaj ekloĝis en [[Parizo]], kie ŝi surdiskigis i.a. por diskeldonejo [[Vogue Records]] kun [[Don Byas]] (''Don Carlos Meets Mary Lou'' kaj la soloalbumo ''In Paris''). Ankaŭ en Germanujo kaj Svisujo ŝi prezentis – novembron de 1954 en [[Baden-Baden]] kun la orkestro de [[Kurt Edelhagen]]. En 1954 okazis en Parizo diversaj renkontiĝoj kun usonaj, sed ankaŭ kun eŭropaj muzikistoj en la sonregistrejo. Iomete strange altrudiĝas du titoloj kun la brita kantistino [[Beryl Bryden]];<ref>„Something of an acquired taste“, jen [[Richard Cook|Cook]], [[Brian Morton|Morton]] ''[[The Penguin Guide to Jazz|The Penguin Guide to Jazz Recordings]].'' Penguin, Londono 2006 (8-a eldono), ISBN 0-14-102327-9</ref> Pli esencon havis la solo- („I Made You Love Paris“) kaj triopo-registraĵoj, i.a. kun [[Jean-Louis Viale]] kaj jaron antaŭe kun [[Don Byas]].
 
Linio 36:
 
Post sia [[Konverto (religio)|konvertiĝo]] al katolikismo ŝi pli kaj pli komponis [[Liturgio|liturgiajn]] pecojn kiel la suito ''Black Christ of the Andes'' (omaĝe al la ĵus [[kanonizo|enkanonigita]] [[Martín de Porres]]), kiun ŝi prezentis pri teksto de Anthony Wood 1962 per la Ray Charles Singers kaj [[Milton Hinton]] ankaŭ en [[Lincoln Center]].<ref>Komparu Dahl, p. 270–280.</ref> En 1964 ŝi prezentis dum tuta jaro en la novjorka ĵazklubejo ''Hickory House''; samjare ŝi fondis helpate de la katolika eklezio ĵazfestivalon en Pittsburgh. Ankaŭ tiutempe la juna [[Jezuitoj|jezuita patro]] Peter O’Brien fariĝisŝia spirita konsilanto; En 1971 li ankaŭ farigis ŝia mastrumanto (kion li restis is ŝia morto).<ref>Komparu Dahl, p. 270–280.</ref>
 
{{Portalo Muziko}}
Krom en klubejoj ŝi ankaŭ koncertis en [[altlernejo]]j, fondis propran diskeldonejon ''(Mary Records)'' kaj muzikeldonejon kaj prezentis en televidelsendoj. En 1967 ŝi pledis per koncerto en Carnegie Hall por tio, enigi novajn muzikajn ideojn en la katolikan eklezian muzikon.<ref>Tiam ankoraŭ ekzistis malpermeso de frapinstrumentaro en la katolika [[eklezia muziko]] fare de [[Pio la 10-a]]. Komparu Dahl, p. 289</ref> Samjare ŝi verkis unu el la unuaj katolikaj [[meso (muziko)|mesoj]] komplete submetitaj de ĵazmuziko. En 1968 ŝi komponis sian duan meson, ''Mass for the Lenten Season''. El sia prezentado de la dua meso je [[Vatikano]] en 1969 malgraŭ aŭdienco ĉe la papo ja ne rezultis la esperata papa antaŭenigo de ĵazmesoj, sed almenaŭ ŝi ricevis mendon de tria, ''Music for Peace'' (pli malfrue plejofte nomata ''Mary Lou’s Mass''), de la sekretario de la kuriokomisiono ''Justitia et Pax'', Joseph Gremillion. En ĉi tiu verko ŝi alproksimiĝis parte al la [[rokĵazo|rokĵaza]] stilo.<ref>Komparu Dahl, p. 288–310. Pri la laboro de la komisiono komparu Dieter Marc Schneider ''Johannes Schauff (1902–1990). Migration und "Stabilitas" im Zeitalter der Totalitarismen'' Munkeno 2001, p. 168 sekvaj.</ref>
 
=== Ree sur la scenejo: La jaroj 1970 ĝis 1979 ===
 
{{Butono al Enhavo}}
Ekde 1970 Williams muzikis regule en la novjorka ''Cookery''; aldoniĝis gastkoncertoj en ĵazklubejoj (ekzemple en Londono), lernejaj kursoj kaj festivaloj. Dum la [[Monterey Jazz Festival]] en 1971 ŝi estis honorata kun [[Jay McShann]] kiel „remalkovrito de la jaro“ per aplaŭdego.<ref>Dahl, p. 318</ref> Ŝi ankau prezentis en radio kaj televido (i.a. 1973 en ''[[Sezamostrato]]'' kaj en ''[[Jazzmobile]] Workshop'' de [[Billy Taylor]]); krom tio ŝi plue prezentis sian meson. Alie ol en la lastaj jaroj nun regule la establiĝintaj diskeldonejoj denove publikigis ŝiajn novajn sonregistraĵojn. La koncertalbumo ''Giants'' (1971), sur kiu ŝi estis aŭdebla kun Dizzy Gillespie, [[Bobby Hackett]], [[George Duvivier]] kaj [[Grady Tate]], estis nomumata por [[Grammy]], kaj recenzisto [[Dan Morgenstern]] omaĝis ĝin kiel „unu el la vere plej grandiozaj albumoj de la ĵazhistorio“.<ref>Komparu Dahl, p. 316.</ref>
 
Linio 51:
 
== Verkado kaj verkaro ==
 
{{Butono al Enhavo}}
[[Dosiero:Tadd Dameron, Mary Lou Williams and Dizzy Gillespie. (Gottlieb).jpg|thumb|right|250px|[[Tadd Dameron]], Mary Lou Williams kaj [[Dizzy Gillespie]] en la loĝejo de Williams, proks. junion 1946.<br /> Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
La pianistino miregis per sia fortika klavofrapo kaj persistema ludo; recenzistoj kiel [[Hugues Panassié]] konstatis, ke ŝi ludas „kiel viro“.<ref>H. Panassié, ''Le Jazz Hot'', citita laŭ Dahl, p. 77, komparu ankaŭ Dahl pj. 44 kaj 88.</ref> Ŝia majstra stilo, komence influita de Fats Waller, Earl Hines kaj [[Art Tatum]], absorbis ankaŭ la novigojn de sekvaj epokoj: „La krampo, kiu kuntenis ŝian stilan variecon ekde [[ragtimo]] ĝis [[novbopo|postbibopaj]] evoluoj, estis infektema [[svingo (ritmo)|svingo]].“<ref>Kunzler, Jazzlexikon, p. 1291 sekva.</ref>
Linio 68:
 
== Graveco kaj taksado ==
 
{{Butono al Enhavo}}
[[Dosiero:Mary Lou Williams, with Imogene Coca (left) and Ann Hathaway (right), between 1938 and 1948 (William P. Gottlieb 15951).jpg|eta|Mary Lou Williams, Imogene Coca (maldekstre) kaj Ann Hathaway (dekstre), inter 1938 kaj 1948]]
Dum pluraj jardekojWilliams validis „ kiel plej grandioza virina ĵazmuzikisto“.<ref name="KAMP" /> [[Martin Kunzler]] konstatis, „ke antaŭ [[Carla Bley]] kaj [[Toshiko Akiyoshi]] neniu virino tenis tiel centran pozicion en ĵazo kiel la pianistino kaj eĉ pli la komponistino kaj aranĝistino Mary Lou Williams“.<ref>Kunzler ''Jazz-Lexikon'', p. 1291</ref>
Linio 98:
 
== Literaturo ==
 
{{Butono al Enhavo}}
* Linda Dahl: ''Morning Glory: A Biography of Mary Lou Williams''. University of California Press, Berkeley 1999
* [[Leonard Feather]] kaj [[Ira Gitler]], ''The Biographical Encyclopedia of Jazz''. Oxford/New York 1999, ISBN 978-0-19-532000-8
Linio 105:
* Len Lyons: ''The great Jazz Pianists''. Da Capo, 1983, S.67 (Interview von 1977)
 
== Ligoj eksterenReferencoj ==
{{CommonsReferencoj|2}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commons=Mary Lou Williams}}
{{Portalo Muziko}}
* [http://newarkwww.rutgers.edu/ijs/mlw/intro1.html Retpaĝo] de Rutgers University, kun [http://newarkwww.rutgers.edu/ijs/mlw/discography_1.html diskografio]
* [http://www.ratical.org/piano4all/transcriptions.html#MLL_S Pianotranskribaĵoj] de Dave Ratcliffe
Linio 113 ⟶ 117:
* [http://www.ratical.org/MaryLouWilliams/MMiview1954.html Intervjuo Max Jones: ''Mary Lou Williams – a life story''.] En: ''Melody Maker'', vol. 30, aprilon/junion de 1954
 
== Referencoj ==
{{Rulfenestro|<references />}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Vivtempo|1910|1981|Williams, Mary Lou}}
 
[[Kategorio:Usonaj ĵazpianistoj]]
[[Kategorio:Usonaj ĵazkomponistoj]]
[[Kategorio:Aranĝistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1910]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1981]]
[[Kategorio:Virinoj]]