Solveig Slettahjell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Solveig_Slettahjell.jpg|thumb|180px|Solveig Slettahjell dum la ĵazfestivalo je Neuwied en 2006)]]
'''Solveig Slettahjell''' (naskiĝis la [[2-an de aprilo]] [[1971]] en Bærum) estas [[Norvegujo|norvega]] ĵazkantistino.
 
== Vivo ==
Solveig Slettahjell naskiĝis la 2-an de aprilo 1971 en Bærum proksime de [[Oslo]], pasigis tamen sian infanecon en Orkanger, eturbo proksime de [[Trondheim]]. La filino de pastro jam en fruaj jaroj ekhavis kontakton kun muziko kaj kantis en ĥoro jam en la aĝo de sep jaroj. Kroman fundamentan edukadon muzikan ŝi ricevis kiel lernanto de muzike specialiĝinta gimnazio en Trondheim, kie ŝi sekvis lecionojn de pianludo kaj kantado. En la aĝo de 13 jaroj ŝi akompanis diversajn junularajn kaj gospelajn ĥorojn per piano. Post sia lerneja ekzameno Slettahjell finfine studis ekde 1992 ĉe la Norvega [[Muzikaltlernejo]] en la fako [[ĵazo]]. Inter 1993 kaj 2000 ŝi studis tie ĉe la fama norvega ĵazkantistino Sidsel Endresen kaj finis sian ekzamenon per tezo pri ritmaj aspektoj de la kantfrazigo. Dum sia studo Solveig Slettahjell konatiĝis kun pianisto Håkon Hartberg, kun kiu ŝi prezentis kiel duopo. Dum ĉi tiu eksperimenta fazo ŝi tuŝis la plej diversajn ĝenrojn inter diversandaj [[popolmuziko]]j kaj [[ĵaza normkanto|ĵazaj normkantoj]] ĝis moderna popularmuziko de [[Prince]] kaj Tom Waits. En 1995 Solveig membriĝis en al bando ''Squid'', kun kiu ŝi muzikis komponaĵojn el la kampoj [[soŭlo]] kaj [[funko]] kaj en 1998 verkis unuan sondiskon (''Super''), antaŭ ol la bando malfondiĝis en 1999. Jam samtempe Solveig Slettahjell aliĝis en 1997 al la eksperimentema norvega kantkvaropo ''Kvitretten'' kun la kantistinoj Eldbjørg Raknes, Kristin Asbjørnsen kaj Tone Åse. Per propraj komponaĵoj kaj nuntempaj pecoj de norvegaj ĵazmuzikistoj ili multe koncertis en Skandinavujo kaj Germanujo ĝis 2002. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ ekestis la du albumoj ''Everything turns'' (1999) same kiel ''Kloden er en snurrebass som snurrer oss'' (2002), verkitaj kune kun la norvega poeto Torgeir Rebbolledo Pedersen. krome Solveig Slettahjell kantas en la kantensembloj ''Trondheim Voices'' kaj ''vonDrei''. Ŝia iama instruistino Sidsel Endresen invitis ŝin por la kantprojekto ''Living Rooms'' prezentota en 2002 kadre de la norvega ĵazfestivalo ''Nattjazz''. Decembron de 2005 ŝi transprenis kantpartion en kvarvoĉa komponaĵo de Endresen por la koncerto ''Norwegian Voices'' en [[Londono]].
 
Nova muzika fazo komencis en 2000 per fondado de sia propra bando ''Slow Motion Quintet'', al kiu krom ŝi apartenis kontrabasisto Mats Eilertsen, trumpetisto Sjur Miljeteig, frapinstrumentisto Per Oddvar Johansen same kiel pianisto kaj aranĝisto Morten Qvenild. Per malabunde efikaj [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵoj]] kaj tre malrapidaj [[tempoindiko (muziko)|tempoj]] ili donis al famaj normkantoj, aparte al [[balado]]j, tute apartajn trajtojn. La unua albumo, kiun ŝi en 2001 verkis kun sia bando kun kromaj norvegaj gastmuzikistoj koncerte en la osla ĵazklubejo ''Blaa'', nun atentigis la tutmondajn ĵazinteresitojn pri la kantistino jam konata en Norvegujo. La trarompon en Germanujo Solveig Slettahjell kaj siaj uloj sukcesis en 2004 per sia koncerto alte laŭdata de la recenzistaro okaze de la ''Jazz Baltica'' en Salzau kaj per sia samjare publikigita sondisko ''Silver''. La kvinopo ricevis post tio kontrakton de diskeldonejo ACT, kies pezocentro estas voĉkanta ĵazo. Tie aperis en 2005 la disko ''Pixiedust'' same kiel en 2006 ''Good Rain'' kaj la noveldonita antaŭe jam sukcesa disko ''Silver''. La tri laste publikigitaj albumoj ekkonigas du tendencojn. Unue la sonbildo fariĝis pli moderna, ĉar aparte pianisto kaj klavaristo Morten Qvenild same kiel frapinstrumentisto Per Oddvar Johansen aldonas al la muziko ĉiam dece, sed pli kaj pli ofte elektronikajn, parte bruecajn sonkolorojn. Due la bandanoj pli reekprenis proprajn komponaĵojn. Dum kiam sur ''Silver'' ankoraŭ regas usonaĵoj, la bando enprenis en ''Pixiedust'' aldone al nuntempaj komponaĵoj de la norvega frapinstrumentisto Peder Kjellsby jam du proprajn kantojn de la kantistino. Sur la disko ''Good Rain'' ok el la komponaĵoj devenas el la plumo de Solveig Slettahjell, Morten Qvenild kaj Sjur Miljeteig. El duopokoncertoj kune kun Sjur Miljeteig ekestis la koncepto registri la tre intiman albumon ''Domestic Songs'' kun Slettahjell ĉe la piano hejme. Mats Eilertsen forlasis ŝina bandon, lin anstataŭis Jo Berger Myhre. La disko, kiun ankaŭ kunverkis Peder Kjellsby, aperis en 2007 ĉe ACT.
 
En 2007 Solveig Sletthjell prezentis unuafoje dum koncerto en Arendal kun al fama norvega ĵazpianisto Tord Gustavsen. Kun li kaj Sjur Miljeteig ŝi surbendigis en 2008 en la Kristnasko-Preĝejo je [[Betlehemo]] kristnaskokantojn, kiuj aperis en Norvegujo sub la titolo ''Natt I Bethlehem''.
 
== Distingoj ==
La dua publikigo de ''Silver'' de Solveig Slettahjell kune kun ''Slow Motion Quintet'' ricevis en 2004 la premion por la plej bona norvega ĵazalbumo de la jaro. En 2005 ŝi ricevis en Norvegujo kadre de la ĵazfestivaloj en Kongsberg kaj [[Molde]] la premiojn ''Vital-Price'' kaj ''Radka Toneff's Memory Award''. Ĉi lasta estas aparte grava korafero por ŝi, ĉar Radka Toneff estas unu el ŝiaj modeluloj kaj ege influis ŝin.
 
== Diskaro ==
=== Kun la Slow Motion Quintet ===
* 2001 - Slow Motion Orchestra
* 2004 - Silver
* 2005 - Pixiedust
* 2006 - Good Rain
* 2007 - Domestic Songs
* 2010 - Tarpan Seasons
* 2011 - Antologie
 
=== Kun Squid ===
* 1998 - Super
 
=== Kun Kvitretten ===
* 1999 - Everything turns
* 2002 - Kloden er en snurrebass som snurrer oss
 
=== Kun Tord Gustavsen kaj Sjur Miljeteig ===
* 2008 - Natt I Bethlehem
 
=== Kiel gastmuzikisto ===
* 2001 - Synchronize your watches - Rob Waring Trio
* 2003 - Burglar Ballads - Friko
* 2004 - Sound and smoke - Ophelia Orchestra
* 2005 - Batagraf - Jon Balke
* 2006 - The journey to Mandoola - Friko
{{Portalo Muziko}}
== LigojEksteraj eksterenligiloj ==
* [http://www.solveigslettahjell.no Hejmpaĝo de Solveig Slettahjell]
* [http://www.actmusic.com/artist_detail.php?manufacturers_id=22 Portreto de Solveig Slettahjell]
Linio 49:
 
[[Kategorio:Norvegaj ĵazkantistoj]]
[[Kategorio:virinojVirinoj]]
 
[[de:Solveig Slettahjell]]