Lalo Schifrin: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 8 jaroj
e
Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
e (r2.7.1) (robota aldono de: eu:Lalo Schifrin)
e (Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj)
[[dosieroDosiero:Lalo schifrin.jpg|eta|dekstre|Lalo Schifrin (2006)]] '''Lalo Schifrin''' (naskiĝis la [[21-an de junio]] [[1932]] en [[Bonaero]]; civita nomo: ''Boris Claudio Schifrin'') estas argentina [[pianisto]], [[komponisto]], [[muzikaranĝisto]] kaj [[dirigento]]. Al liaj plej famaj komponaĵoj apartenas la titolmuzikoj de la televidserioj ''Mission: Impossible'' kaj ''Mannix''.
== Vivo ==
Lalo Schifrin lernis en la aĝo de ses jarojn pianludon de Enrique Barenboim, patro de dirigento Daniel Barenboim; junaĝe li profundigis siajn konojn kiel lernanto de Andreas Karalis kaj Juan Carlos Paz; tiutempe ankaŭ vekiĝis lia intereso pri ĵazo. En la aĝo de 20 li studis ĉe la [[Konservatorio]] de Parizo, kie li lernis de [[Olivier Messiaen]] kaj [[Charles Koechlin]]. Sian studon li financis perlaborante kiel [[ĵazpianisto]] en parizaj noktoklubejoj.
En 1986 li sukcesege prezentis per la Simfonia Orkestro de [[Glendale (Kalifornio)|Glendale]] en la amfiteatro [[Hollywood Bowl]] sian ''Salute to the Statue of Liberty''. Por la [[Tut-Amerikaj Ludoj]] li komponis en 1987 la uverturon kaj en 1995 la finalon. Lian Koncerton por gitaro kaj orkestro prezentis la Simfonia Orkestro de Londono kun solisto Ángel Romero.
 
Ekde 1987 ĝis 1992 li estis muzika direktisto de la Filharmonia Orkestro de Parizo. Li dirigentis multajn el la plej elstaraj simfoniaj orkestroj de la mondo, ekzemple la Londonan Filharmonian Orkestron kaj la Londonan Simfonian Orkestron, la [[Vieno|Vienaj]] Simfoniistoj, la [[Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro|Los-Anĝelesan Filharmonian Orkestron]], la Israelan Filharmonian Orckestron, la Meksikan Filharmonian Orkestron, la [[Houston (Teksaso)|Hjustenan]] Simfonian Orkestron, la Orkestron de Saint Luke kaj la Nacian Simfonian Orkestron de Argentino.
 
Ekde 1989 ĝis 1995 Schifrin estis muzika direktisto de la [[Glendale (Kalifornio)|Glendejla]] Simfonia Orkestro. Por la prezentado de la ''Tri Tenoroj'' ([[Plácido Domingo]], [[Luciano Pavarotti]] kaj [[José Carreras]]) en Caracalla 1990 li verkis la finalon. En 1992 Diana Ross, Plácido Domingo kaj José Carreras prezentis kune kun la Vienaj Simfoniistoj liajn aranĝaĵojn dum tradicia Viena Kristnaska evento.
Ekde 1993 li surdiskigis kun la Londona Filharmonia Orkestro la serion ''Jazz Meets the Symphony'', kiun kunverkis ĵazmuzikistoj kie [[Ray Brown]], Grady Tate, Jon Faddis, [[Paquito D'Rivera]] kaj James Morrison. Kroma fama „miksstila verko“ estis ''The Dissection and Reconstruction of Music from the Past as Performed by the Inmates of Lalo Schifrin's Demented Ensemble as a Tribute to the Memory of the Marquis De Sade'' (ankaŭ konata kiel ''Schifrin/Sade'').
 
Ankaŭ en 1993 ekestis lia ''Lili’Uokalani Symphony'' honore al la lasta reĝino de [[Havajo]], kiun en la sama jaro la Vienaj Simfoniistoj surdiskigis. Kiel mendo de la sultano de [[Omano]] ekestis liaj ''Symphonic Sketches of Oman'', kiun en 2001 surdiskigis la Londona Simfonioa Orkestro. En 2003 li dirigentis antaŭ la Georgia Ŝtata Simfonia Orkestro, la Moskva Simfonia Orkestro kaj la Orkestro de [[Romandio]] en [[Ĝenevo]].
 
En siaj komponaĵoj Schifrin kunfandis elementojn de klasika muziko kun ĵazo kaj modernaj kompoziciaj teknikoj de la 20-a jarcento. Li komponis inter alie du pianokonĉertojn, konĉerton por duobla baso, ''Pulsations'', ''Tropicos'', ''La Nouvelle Orleans'' kaj ''Resonances''.
{{Portalo Muziko}}
 
== LigojEksteraj eksterenligiloj ==
* [http://www.schifrin.com/ Hejmpaĝo]
 
[[Kategorio:Argentinaj komponistoj]]
[[Kategorio:komponistojKomponistoj de filmmuziko]]
[[Kategorio:Dirigentoj]]
[[Kategorio:Aranĝistoj]]
[[Kategorio:ĵazpianistojĴazpianistoj]]
[[Kategorio:naskiĝintojNaskiĝintoj en 1932]]
[[Kategorio:virojViroj]]
 
[[ca:Lalo Schifrin]]
112 941

redaktoj