Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
e
Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
[[Dosiero:MichaelNovak.jpg|thumb|right|200px|Michael Novak]]
'''Michael Novak''', estas taksata la plej fama esploristo-spertulo en la kampo de rilatoj inter la katolika penso kaj la institucioj de la kapitalista mondo. Naskiĝinte en 1933 en Johnstown, en [[Pensilvanio]] (Usono), estas edziĝinta kun Karen Laŭb-Novak el kiu havis tri filojn. La 4-an de majo 1994 estis ordenita per la 24-a “[[premio Templeton]] por la progreso en la religio”.
 
Teologo, politologo, verkisto de diversaj [[monografio]]j en la kampo de sociaj sciencoj, Novak estas [[Senior Scholar]] ĉe la ''American Enterprize Institute'' de [[Vaŝingtono]], kie direktis la departementon de la [[Socia scienco|sociaj sciencoj]]. En 1981 kaj en 1882 servis kiel Ĉefo de la Delegacio de Usono en la Komisio de [[Unuiĝintaj Nacioj]] por la homaj rajtoj en [[Ĝenevo]]. En marto 1986 ĉefdeĵoris en la Usona Delegacio ĉe la Konferenco por la ''Sekureco kaj Konlaborado''. Krom la libro ''The Spirit of Democratic Capitalism'' (= La spirito de kapitalismo demokrata)<ref>Tiu verko kuris sekrete en landoj de la sovetia bloko kiel en [[Pollando]] kaj [[Ĉekio]].</ref> Novak verkis eseojn pri kristana [[personismo]] kaj pri temoj kiuj kunligas sociajn sciencojn kun religio.
 
Novak lekciis ĉe diversaj universitatoj, kiel ekzemple [[Harvard]] kiel titolulo de “Historio kaj la Filozofio de la religio”, kunlaboras, nun kaj ĉiam, kun diversaj sciencaj revuoj kiel ''[[First Things]]'' kaj ''[[National Review]]'', kaj ne disdegnis bakalaŭriĝi pri teologio ĉe la [[Pontifika Gregoria Universitato]] <ref>Dum la dua sekcio de la [[Dua Vatikana Koncilio]] Michael Novak agadis kiel korespondanto de National Catholic Reporter.</ref>
 
== Verkoj ==
* ''The Tiber was Silver'' (1962)
* ''Belief and Unbelief'' (1965)
* ''Naked I Leave a novel'' (1970)
* ''The Experience of Nothingness'' (1971)
* ''Rise of the Unmeltable Ethnics'' (1972)
* ''The Spirit of Democratic Capitalism'' (1982)
* ''The New Consensus on Family and Welfare: A Community of Self-Reliance'' (Novak et al.) (1987)
* ''Free Persons and the Common Good'' (1988) (traduit en français sous le titre ''Démocratie et bien commun'', Paris, Cerf, 1991)
* ''The Catholic Ethic and the Spirit of Capitalism'' (1993)
* ''Business as a Calling'' (1996)
* ''On Two Wings: Humble Faith and Common Sense at the American Founding'' (2001)
* ''Universal Hunger for Liberty: Why the Clash of Civilizations is Not Inevitable'' (2004)
* ''Washington's God'' (with Jana Novak) (2006)
NB. Preskaŭ ĉiuj tiuj verskoj estas tradukita al diversaj lingvoj
 
• Novak asertas ke foje la kristanaj [[Triunuo]] kaj [[Dio]] estas pensitaj kiel abstraktaj kaj senpersonaj dum ili devas esti “konsiderataj kiel Komunio de Diaj Personoj priradiantaj sian ĉeeston en la tuta kreitaĵaro kaj alvokantaj la neindajn homojn fariĝi siaj amikoj kaj per tio influi la tutan homan sferon". (El “The Love That Moves the Sun,” en A Free Society Reader)
• Laŭ Novak, la origino de kapitalismo troviĝas en kristanaj komunumoj jam antaŭ la epoko [[Protestantismo|protestanta]], al kies etiko [[Max Weber]] atribuis la iniciatan originon de kapitalismo. Laŭ Novak, kapitalismo estis kunnatura kun la entreprenoj de la maraj italaj respublikoj kaj kun inspiro de la malfruaj mezepokaj [[Ordenoj almozantaj]]. (En “The Spirit of Democratic Capitalism''”)
• Lia aparta metodo de ellaborado de la materialoj sociaj enkondukas Novak atribui apartan rolon al la [[peko]]. ''Tri'' estas la implicoj praktikaj. ''Unualoke'', la peko, laŭ lia penssistemo, estas konsiderata kiel elemento radika de la libera persono kiu forfuĝas el kontrolo de ĉiu socia sistemo. ''Dualoke'', la neebleco elradikigi la pekon el sperto de la homo. Kapitalismo demorata inventis la manieron utiligi ĝian energion kresence. ''Trialoke'', oni konstatas ke en la kuro de la historio emerĝis du kontraŭaj provoj elimini la pekon el homa sperto; en la ''unua'' oni provis konverti la homon, en la ''dua'' oni pensis konstrui sistemon kiu altrudu la virton perforte. La demokrata kapitalismo, laŭ Novak, apartenas al ''tria'' tipologio, kiu profitas de la observo ke kutime la personaj intencoj, eĉ se bone planitaj, produktas, krom la celoj intencitaj, ankaŭ rezultojn nedeziritajn. El tio, laŭ Novak, la neebleco plani kaj establi kiun ajn ordon politikan, ekonomian kaj kulturan laŭ konstrua maniero... El tio lia klara opono al ĉiuj socialismoj kiuj kontraŭu la utiligan energion de la nebremsebla, elekstere, pekemo...”. <ref>Iuj esploristoj pri ideoj opinias ke kelke de la ideoj de M. Novak, influis la kompilantojn de la [[socialaj encickliko]]j de [[Johano Paŭlo la 2-a]] kiel, eble, [[Laborem Exercens]] (La laboristo) kaj [[Centesimus annus]] (centdatareveno)</ref>
 
== VoĉojVidu kunrilatajankaŭ ==
* [[Katolika sociala doktrino]]
* [[Ekonomiko]]
 
== Eksteraj Ligojligiloj ==
* [http://www.movisol.org/novak.htm]
* [http://www.aei.org/scholar/michael-novak/]
* [http://www.michaelnovak.net/]
* [http://www.brainyquote.com/quotes/authors/m/michael_novak.html]
 
== Referencoj ==
<references/>
[[pl:Michael Novak]
 
[[Kategorio:Katolikismo]]
[[Kategorio:katolikismo]][[Kategorio:Katolokaj pensuloj]][[Kategorio:Filozofoj de la 20-a jarcento]]
[[Kategorio:Katolokaj pensuloj]]
 
[[Kategorio:katolikismo]][[Kategorio:Katolokaj pensuloj]][[Kategorio:Filozofoj de la 20-a jarcento]]
[[pl:Michael Novak]
 
[[en:Michael Novak]]
112 889

redaktoj