Tibeta antilopo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: sr:Pantholops hodgsonii
e map
Linio 17:
| binomial = ''Pantholops hodgsonii''
| binomial_authority = (Abel, 1826)
| range_map = Pantholops hodgsonii distribution.png
}}
La [[tibeta antilopo]] (''Pantholops hodgsoni'') el la ordo de [[parhufuloj]] kaj familio de [[bovedoj]] loĝas sur la [[Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo]] de [[Ĉinio]], kaj malmulte en [[Hindio]]. Ĝi longas 1,3-1,4 m., altas 70-81 cm. kaj pezas 40-50 kg. La haroj de la supra parto de la korpo prezentiĝas helruĝbrunaj kaj tiuj de la malsupra parto de la korpo blankaj. Ĝi havas du okulfrapajn trajtojn. La unua estas, ke ĝiaj kornoj longaj je malpli ol 60 cm. preskaŭ vertikale elkreskas el la frunto, kun malgranda kurbiĝo. La plej granda longeco de korno atingas 72,4 cm. Ambaŭ kornoj kreskas simetrie. De flanke rigardate en la malproksimo, ĝi aspektas unukorna. Tial oni nomas ĝin ankaŭ unukorna besto. La alia estas, ke ĝi havas grandan muzelon kaj larĝajn naztruojn. La tibeta antilopo estas besto propra al la Ĉinghaj-Tibeta [[Altebenaĵo]], kiu loĝas en la loko 4 000-6 000 m. super la marnivelo. La antilopoj kutimas vivi solaj aŭ en malgranda grupo, malofte en grupo el kelkcent. Ili serĉas manĝaĵon ne nur matene kaj vespere, sed ankaŭ tage. Malaltaj plantoj kaj herboj sur la altebenajo estas iliaj manĝaĵoj. Ripozante, la antilopo ofte faras per siaj piedoj kavon 30 cm. profundan por sin ŝirmi kontraŭ vento kaj sin kaŝi de la malamiko. Ĝi estas timema kaj akre singardema, kaj kuras tiel rapide, ke eĉ hundo kaj lupo ne povas kuratingi ĝin. Escepte de la sezono de fekundiĝo, la masklaj kaj femalaj antilopoj ne vivas kune. Novembro kaj decembro estas ilia pariĝa tempo. En majo kaj junio la bestinoj naskas idojn, ĉiu po unu. En la pariĝa tempo virantilopo kolektas ĉirkaŭ si 10-20 antilopinojn kaj gardas ilin kontraŭ la aliaj virbestoj. Tiam okazas drasta luktado inter virantilopoj kaj estiĝas grava vundo al la batalantoj.