Esperanto Internacia (fondaĵo): Malsamoj inter versioj

fondaĵo, kiu ĉefe laboras por Esperanto-informado kaj Esperanto-instruado
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo de nova paĝo pri la fondaĵo Esperanto Internacia
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:51, 24 okt. 2012

Esperanto Internacia estas fondaĵo, kiu ĉefe laboras por Esperanto-informado kaj Esperanto-instruado. Plej bone oni povus nomi ĝin fakorganizo pri informado kaj instruado. La fondaĵo kreiĝis je la 15-a de decembro 2010 en la meksika urbo Querétaro.

Ekde la fondo, la fondaĵo subtenis diversajn projektojn sur la menciitaj kampoj, kiel ekzemple Esperanto-agadon en Nikaragvo, Informbroŝuro por Malto, gazetara laboro en Meksiko, Esperanto-kursoj en la nacia universitato de Nikaragvo UNAN aŭ la aranĝon de informstando de AVE ĉe du gravaj verdulaj kongresoj en Dakaro (Senegalo), nome Tutmonda Kongreso de la Verdula Junularo kaj la Tutmonda Verdula Kongreso.

Grava projekto de Esperanto Internacia estis la kreo de la Tutmonda Esperanto-adresaro. Temas pri kombinita adresaro, kiu enhavas plurajn elementojn:

  • Koresponda servo kun diversaj serĉeblecoj (rete, poŝte, skajpe, retbabilado)
  • Gastiga servo aŭ servo por Esperanto-vojaĝantoj (urbogvidado, hotelperado, kontaktoj kun lokaj Esperanto-parolantoj, tranokteblecoj)
  • Ĝenerala adresaro kun diversaj eblecoj (hobioj, interesoj, lingvokonoj, nomoj)

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Tutmonda Esperanto-adresaro kun informoj pri la fondaĵo Esperanto Internacia