Internacia Televido: Malsamoj inter versioj

73 bitokojn aldonis ,  antaŭ 16 jaroj
AAld: + 1 bildoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e (+ interwiki nl)
(AAld: + 1 bildoj)
'''Internacia Televido''' (aŭ ITV) estas [[interreto|interreta]] [[televidkanalo]] en [[Esperanto]]. La projekto iniciatata en [[2003]] de [[Ĝangalo E-Portalo]]. En februaro kaj marto 2004 [[Flavio REBELO]], ĉefredaktoro de la retportalo [[Ĝangalo (retportalo)|Ĝangalo]], prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo montras diversajn [[programo]]jn esperantlingvajn kiel [[kino|kinofilmojn]], [[dokumentario]]jn kaj Esperanto-[[kurso]]jn.
 
Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.
 
Je [[31-a de julio]], [[2005]], ITV komencis elsendi test-signalon kun informo pri la nova servo.
 
==Originaj planoj==
Laŭ la originaj planoj, Internacia Televido funkcius danke al la salajrata laboro de dek profesiuloj - unu [[ĵurnalisto]], tri staĝantoj (ĉiofarantoj), unu teknikisto pri elsendfluo (angle streaming), du reprezentantoj (unu en [[Usono]], alia en [[Eŭropo]]), unu direktoro (kiu zorgus pri la kohera integriĝo de la teama laboro), unu fakulo pri videa postmuntado, kaj unu parolisto (precipe, sed ne nur, por la teleĵurnalo). Inter la originalaj prioritatoj ankaŭ estis la kreado de propra studieto, por la filmado de programoj. Inter la skizoj de la televidkanalo, troviĝis ĉiutaga teleĵurnalo kaj multaj aliaj programoj, kiujn oni arigus kiel kvar-hora programaro, kiu alterne elsendiĝus ses fojojn tage, sep tagojn semajne. La ideo estis proponi al la esperantistoj veran televidkanalon, kun malsamaj programoj ĉiutage.
 
==Novaj planoj kun malmulta mono==
Ĉe la centro de la propono lanĉi ĉi tiun 'minimumecan' televidkanalon staras la esperantistoj. Tial ke oni ne havos la tutan kapitalon, kiun ni antaŭvidis, la dungado de profesiuloj por labori ĉe la televidkanalo estos restriktita al nuraj tri laboristoj - unu ĵurnalisto, unu staĝanto, unu fakulo pri videa postmuntado.
 
Anstataŭ havi sian propran studieton, la eta teamo de Internacia Televido luos studiojn malmultekostajn en la urbo [[San-Paŭlo]] (sidejo de la televidkanalo kaj de Ĝangalo). Ĉi tio certe ŝparos multe da mono, ĉar oni ne estos tial devigataj dungi teknikiston pri elsendfluo.
 
ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de aŭgusto de 2005. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro [http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2355].
 
[[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Dosiero:Symbole-eo.png|thumb|left|180px|<!-- 30 _px_ -->]]
<br clear=all>
 
 
[[de:Internacia Televido]]
201 405

redaktoj