Aikido: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: kk:Айкидо
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis {{Il}} per *; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 11:
| width="150" | あいきどう
|-
| colspan="2" | [[imageDosiero:nikyo omote.jpeg|300px]]
|}
[[Dosiero:Aikido exercices respiratoires tamura lesneven 2006 2.jpeg|thumb|250px|Spiradaj ekzercoj]]
Linio 20:
Ĉar Deguchi Sensei enkondukis Esperanton en Oomoto-n en la jaro 1923 kaj ĉar O'Sensei kaj Deguchi Sensei vivis tiam dum 20 jaroj kiel fratoj, oni povas supozi, ke O'Sensei aŭdis pri Esperanto. Pridemandite pri tio en 1989 en Bazelo (Svislando) la nepo de O'Sensei, Ueshiba Moriteru, respondis jene: "Povas esti."
 
== Historio ==
[[Dosiero:Morihei-Ueshiba.jpg|thumb|right|140px|O Sensei (Majstro) Morihei UESHIBA 1883-1969]]
[[Dosiero:Kanji_ai_ki_do.svg|left|250px|Aikido en la japana skribo.]]
Linio 45:
Ĝenerale oni studas la teknikon tiel: la instruisto montras la movon, poste la ''uke''-o atakas la ''tori''-on kvar fojojn, laŭvice dekstre kaj maldekstre. Poste la kunluktantoj interŝanĝas siajn rolojn por kvar novaj atakoj, ktp. Post kelkaj movoj per la sama atako la instruisto povas instigi "liberan teknikon" (''jiu waza'') — la roloj de ''uke''-o kaj ''tori''-o ne interŝanĝiĝas, ''uke''-o restariĝas post ĉiu movo, kaj tuj reatakas ''tori''-on, kiu uzas laŭvole iun ajn teknikon. Tiu ĉi laboro ĉefe plibonigas la lokigon kaj movon de la korpo, kaj ankaŭ la eltenemon. Iufoje la ''tori''-on atakas kelkaj ''uke''-oj, por ekzerci la reagon al atako fare de grupo. Tiun ĉi laboron oni nomas japane ''randori''.
 
=== Komponantoj de movo ===
La atakoj de aikido enhavas laŭtipajn frapojn kaj prenojn:
*[[Frapo]] per [[pugno]] al la [[ventro]] (''chudan tsuki'') aŭ al la [[vizaĝo]] (''jodan tsuki'').
Linio 60:
*Trie aŭ ''tori''-o ĵetas ''uke''-on, aŭ li uzas brako- aŭ kruro-prenon por alkonduki lin al la planko kaj lin regi.
 
=== Movaro ===
==== ''Omote'' kaj ''ura'' ====
Plejparte oni povas pratiki la teknikojn laŭ du manieroj: pasante antaŭ ''uke''-on (''omote'') aŭ malantaŭ ''uke''-on (''ura'').
 
Pasante antaŭ la kontraŭulon oni riskas atakon, tiele tiaj teknikoj necesigas, ke la ''tori''-o atingu frapon por surprizigi kaj malstabiligi ''uke''-on. La teknikojn de ''omote'' kvankam pli danĝeraj instruas la aikidaj lernejoj, ĉar ili postulas pli da rigoreco kaj pli da precizeco.
 
==== ''Irimi'' kaj ''tenkan'' ====
La ĉefa motoro de la teknikoj konsistas el la movado de la [[kokso]]j (''goshi'') de ''tori''-o, aŭ por malproksimiĝi (''irimi''), aŭ por turniĝi (''tenkan''). Fakte la koksoj estas movitaj de la kruroj, kiuj havas la plej fortajn muskolojn de la korpo: la cetero de la korpo (torso, brakoj) uziĝas por kunligi la koksojn de ''uke''-o al tiuj de ''tori''-o, por transigi la movon kaj provoki falon. Laŭ japana simbolismo la "centro de energioj" de ''tori''-o, aŭ ''seika tanden'' en la ventro (do asociita kun la koksoj) estas la centro de movado. Pro tio ĉiuj movoj estas kombinado ''irimi-tenkan''.
 
Linio 75:
*Kombinado ''tenkan-irimi'': ''tori''-o turniĝas kaj poste malproksimiĝas por preni la centron de ''uke''-o.
 
==== Teknikoj stare kaj surgenue ====
[[Dosiero:Aikido at the Japanese Garden 03.jpg|thumb|250px|Defenda ĵeto]]
La japanoj ofte sidas sur la [[grundo]], pro tio ili elvolvis teknikojn por alfronti atakon siante (dum sidado). La historia kialo estas, ke la gardistoj de la imperiestro devis sidante ĉirkaŭ tablo ekzemple kaj sen verŝi sangon defendi sian majstron. La movoj efikas, kiam la du kunluktantoj staras (''tachi waza'', 立技), kiam ambaŭ sidas (''suwari waza'', 座技), aŭ eĉ kiam ''tori''-o (defendanto) sidas kaj ''uke''-o (atakanto) staras (''hanmihandachi waza'', 半身はんだち技).
 
===== Laboro surgenue: ''Suwari waza'' - 座技 =====
'Sidante' fakte signifas surgenue, en pozicio ''seiza'', kie la supropiedo estas sur la grundo; (''kiza''): oni premas sur la piedfingroj. La sidvangoj kaj la pezo de la korpo tiel baziĝas sur la kalkanoj, unu genuo antaŭen, la du femuroj farante preskaŭ 40°-an [[angulo]]n. La [[piedo]]j povas esti plate je la komenco de la teknikoj, sed esence la laboro plenumiĝis kun la piedoj sur la [[piedfingro]]j.
 
Linio 91:
[[Dosiero:Sutemi.jpg|thumb|250px|left|Ĵeto de la grundo]]
 
===== Laboro surgenue: ''Hanmi handachi waza'' - 半身はんだち技 =====
 
Laboro, kie ''uke''-o starante atakas surgenuan ''tori''-on.
Linio 97:
En tiu ĉi laboro multas la malfacilaĵoj de la laboro surgenue, ĉar starante ''uke''-o havas avantaĝon de forteco kaj ebleco de translokiĝo. Pro tio tiu ĉi laboro bezonas grandan rigorecon obtenante la malstabiliĝon de ''uke''-o, kaj grandajn dislokiĝojn de la genuoj.
 
==== Rolo de la atakanto, ''uke'' ====
Aikido insistas pri la fakto, ke, kvankam ''tori''-o faras la teknikon de aikido, kaj teorie eliras kiel "venkanto" el ĉiu renkontiĝo, ''uke''-o ankaŭ venkas: ĝuste sekvante la teknikon, li/ŝi gajnas sperton kaj flekseblecon per adaj ĵetadoj, [[alkonduko]]j al la grundo aŭ per ripetaj manprenoj kontraŭ li/ŝi. Plue la aktiva partopreno de ''uke''-o estas nepre necesa, por ke ''tori''-o povu fari la teknikojn.
 
Linio 104:
Dum reala renkonto la sperta aikidisto devas esti kapabla tuj remeti sin singarda, post ĵetado.
 
==== Riĉeco de kombinoj ====
Fakte ne estas pli ol kelkaj teknikoj, sed ĉiun teknikon oni povas praktiki komencante kun preno aŭ malsamaj frapoj, de ''uke''-o, pozicie ''omote'' aŭ ''ura'', starante aŭ sidante (surgenue). Tiel la nombro de situacioj estas fakte tre granda. Plue ĉe altnivelaj praktikantoj estas ebleco ŝanĝi teknikon dum la renkonto aŭ eĉ renversi la situacion (''gaeshi waza''): ''uke''-o reprenas la avantaĝon kaj iĝas ''tori''-o.
 
[[Ueshiba Morihei]] nomis tiun eblecon de "senfina kreado", ''takemusu siki''. La termino priskribas pli amplekse aikidon kiel fonton de ĉiu lukt-arto, ne historie, sed kiel arto kiu enhavas la bazajn aspektojn de ĉiuj lukt-artoj: posturo-regon, distancojn, ktp, eĉ se la pozoj kaj distancoj estas malsamaj en la aliaj artoj.
 
=== Ekzemplo ===
[[dosieroDosiero:aikido_ikkyo.png]]<br />
<small>'''''Ikkyo''''' (unua principo) : artika levigo por alkonduki la atakanton al la grundo, ''tori''-o regas la pojnon kaj la kubuton.</small>
 
Linio 119:
*Per la formo ''ura''-o: ''tori''-o faras movon de tranĉo per sabro surloke, post pivotas (''tai sabaki'' aŭ ''tenkan''); li trovas sin malantaŭ ''uke''-o kaj malstabiligas lin; la rotacio alkondukas lin al la grundo.
 
[[Dosiero:Aikido ikkyo omote ura.png]]<br />
<small>'''''Ikkyo''''' Formo ''omote'' (antaŭe) kaj ''ura'' (malantaue).</small>
 
Linio 130:
*Ktp, ktp...
 
== Armila ekzerco ==
Krom senarmilaj teknikoj aikido ankaŭ inkluzivas studadon de manipulado de [[ligno|lignaj]] [[armilo]]j: la sabro aŭ ''bokken'' uzata sen sabringo; la mezlonga bastono aŭ ''jo'' kaj la tranĉilo aŭ ''tanto''. La perarma ekzercado instruas al la lernanto pri la distancoj inter li kaj unu aŭ kelkaj kontraŭuloj, pri la ĝusta sinteno (''shisei'') kaj pri la venkado de la timo pri armiloj. Tiel tiu ekzerco estas kompletigo de la senarma ekzercado.
 
Linio 143:
-->
 
== Rangoj ==
Same kiel ĉiuj nuntempaj ''[[budo]]''-oj oni komencas ĉe la rango de 6-a ''kyū'' kaj antaŭeniras ĝis la 1-a ''kyū''. Ĉe la ''dōjō'' (lernejo) la instruisto mem donas la rangojn. Poste la lernanto trapasas de 1-a ''dan'' ĝis 10-a ''dan'', la plej alta rango. La ''dan''-ojn aljuĝas federa komisiono: aikikai.
 
Linio 152:
Vestoj: la praktikantoj portantaj kyu-rangon portas blankan kimono-n, kiun la japanoj nomas keikogi (laborvestaĵo). La dan-ranguloj portas plie hakama-on; tio estas nigra aŭ malhelblua tre larĝa pantalono. Vidu la bildojn.
 
== Vortareto ==
{| {{bela-tabelo}}
|-
Linio 313:
 
== Vidu ankaŭ ==
{{il}}* [[Japana lingvo]]
{{il}}* [[Transskribado Hepburn]]
{{il}}* [[Iaido]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 338:
[[Kategorio:Japanaj batalartoj]]
 
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|mk}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|fr}}
 
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|mk}}
 
[[ar:أيكيدو]]