Babismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2+) (robota modifo de: fa:بابیه |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto anstataŭigis {{Il}} per *; kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 2:
{{Ort-Bahaa}}
== Mesiisma Atendo de la Ŝijaismo Dekdu-imama ==
Islamanoj atendas ian mesion titolitan ''Al-Mahdí'' (arabe : المَهْديّ signifas "Tiu, kiu estas bone gvidata") de la [[Sunaismo|sunaistoj]] kaj ''Al-Qá'im'' (arabe : القائم signifas la Releviĝanto) de la ŝijaistoj. La [[Korano]] ne parolas pri li sed multaj rakontoj ([[hadiso]]j) de la islama tradicio priskribas lin. Legeblas interalie la jena hadiso en la kolekto titolita ''Musnad Aḥmad ibn Hanbal'' : "Dio malkaŝos la ''Mahdí''-on el mia familio tuj antaŭ la "Tago de Juĝo"; eĉ se la mondo havus nur unusolan tagon por daŭre ekzisti, li restarigos sur la tero justecon kaj malaperigos tiranecon kaj subpremadon" <ref>''Musnad Aḥmad ibn Hanbal'', Vol 1. p 99</ref>
=== ''Qá'im'' ===
Por la ŝijaistoj [[dekduimamismo|dekdu-imamaj]] tiu "Promesito" rilatas al la reveno de la 12-a [[Kaŝita Imamo]] ''Muḥammad al-Mahdí'' ([[868]] - ?). Kiam mortis la 11-a Imamo ''Ḥasan al-Askarí'' ([[846]]–[[874]]), lia 5-jara filo ''Muḥammad'' malaperis la [[24-an de julio]] [[874]] ([[Islama kalendaro|4-a de ''<u>Sh</u>awwál'' 260 p.H.]]) : tiam komenciĝis la "Mallonga Kaŝado" (''<u>Gh</u>aybatu'ṣ-Ṣu<u>gh</u>rá''), dum kiu la [[Imamo]] daŭre gvidis la komunumon per mesaĝistoj titolitaj ''Abwáb'' (arabe: ابواب pordoj; s. باب báb). Estis kvar tiaj homoj (arabe: الارْبع نُوّاب : la kvar reprezentantoj) :
*''Abú-'Umar-'U<u>th</u>mán ibn Sa'íd'' de [[874]] ĝis [[917]]
Linio 19:
"Kiam oni demandis Imamon ''Ja'far'', praido de Mohamedo, pri la jaro, en kiu la ''Qá’im'' estos malkaŝita, li respondis jene : << Vere, en la jaro sesdeka estos Lia Afero revelaciita kaj Lia nomo disvastigita. >> En la verkoj de la klera kaj ĉiekonata ''Muḥyi’d-Dín-i-'Arabí'' troviĝas multaj aludoj kaj pri la jaro de la alveno kaj pri la nomo de la promesita Malkaŝanto. Inter ili estas la jenaj : << La servantoj kaj la subtenantoj de Lia Kredo estos el la homoj de Persujo >> … << En Lia nomo, la nomo de la Gardanto ('' 'Alí'') antaŭas tiun de la Profeto (''Muḥammad''). >> … << La jaro de Lia Revelacio estas egala al duono de tiu numero, kiu estas dividebla per naŭ (2520 > 1260). >> En siaj poemoj pri la jaro de la Malkaŝanto, ''Mírzá Muḥammad-i-A<u>kh</u>bárí'' skribas la jenan antaŭdiron : << En la jaro ''<u>Gh</u>ars'' (de kies literoj la nombra valoro estas 1260 laŭ la [[Abjad-numeraloj]]) la tero iluminiĝos per Lia lumo, kaj en ''<u>Gh</u>arasih'' (1265) la mondo pleniĝos per ĝia gloro. Se vi ĝisvivos la jaron ''<u>Gh</u>arasí'' (1270), vi vidos, kiel la nacioj, la regantoj, la popoloj, kaj la Kredo de Dio ĉiuj estos renovigitaj. >> En tradicio atribuita al la Imamo '' 'Alí'', la Komandanto de la Kredantoj, estas ankaŭ enskribita : << En ''<u>Gh</u>ars'' estos plantita la Arbo de Dia gvidado.>>" <ref> Kroniko de Nabil, [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro3.html ĉapitroj 3-a]</ref> </blockquote>
=== Ŝejĥismo ===
''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Aḥmad-i-Aḥsá'í'' ([[1753]]-[[1826]]) estis [[Barejno|barejna]] teologo ŝijaista, kiu fondis fine de la [[18-a jarcento]] en [[Persio]] kaj [[Irako]] religian skolon, kies membroj estis nomitaj "ŝejĥistoj" (''<u>Sh</u>ay<u>kh</u>í'') kaj atendantaj la baldaŭan reaperon de la ''Qá'im''. Post lia morto ''Siyyid Káẓim-i-Ra<u>sh</u>tí'' ([[1793]]-[[1843]]) fariĝis skolestro. ''Siyyid Káẓim'' promesis al siaj sekvantoj, ke la ''Qá'im'' (aŭ ''Mahdí'') baldaŭ alvenos. Li ne nomumis posteulon sed anstataŭe ĵus antaŭ sia morto ordonis al la ŝejĥistoj, ke ili serĉadu la Promesiton tra Persio. Tial, post la morto de sia gvidanto, [[Mullá Husayn|''Mullá Ḥusayn-i-Bu<u>sh</u>ru'í'']] ([[1813]]-[[1849]]), unu el la plej kapablaj el la adeptoj de ''Siyyid Káẓim'', preĝis kaj fastis dum 40 tagoj kaj poste vojaĝis al [[Ŝirazo]] (''<u>Sh</u>íráz''), kie li finfine renkontiĝis kun la ''Báb'' kaj fariĝis la unua ano de la nova Kredo. <ref>Kroniko de Nabil, [http://www.freewebs.com/bahaakredo/parto1.html ĉapitroj 1-a kaj 2-a]</ref>
== Historio de Babismo ==
Mallonga kronologio klarigas la kontraŭstaron de la ŝijaisma pastraro kaj de la registaro de la Ŝaho :
=== [[1844]] ===
[[Dosiero:Room-bab.jpg|thumb|right|150px|Ĉambro kie ''Báb'' deklaris sian mision]]
La [[23-an de majo]] [[1844]] (5-a de ''Jamádíyu’l-Awwal'' 1260 p.H.) ''Siyyid 'Alí-Muḥammad'' [[
La ''Báb'' pilgrimis al [[Mekko]] kaj [[Medino]] kun [[Quddus|Quddús]] kaj sia [[Etiopio|etiopa]] servisto. Malagrablaj estis la vojaĝo kaj la akcepto de lia mesaĝo…
Linio 35:
=== [[1845]] ===
[[Dosiero:Muhammad-Shah 1850.jpg|thumb|right|150px|''Muḥammad <u>Sh</u>áh Qájár'']]
[[Dosiero:Haji-Mirza-Aqasi.jpg|thumb|right|150px|''Ḥájí Mírzá Áqásí'']]
Linio 44:
Oni fine arestis lin en Ŝirazo kaj volis atingi ke li malkonfesu sian mision.<ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro8.html ĉapitro 8-a]</ref>
=== [[1846]] ===
Okaze de epidemio de [[Ĥolero]] en Ŝirazo, la ''Báb'' sukcesis forfuĝi dum marto al [[Esfahano]] (''Iṣfáhán''), kie lin protektis la guberniestro ''Manú<u>ch</u>ihr <u>Kh</u>án'' ĝis sia morto en marto [[1847]]. <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro10.html ĉapitro 10-a]</ref>
=== [[1847]] ===
La ''Báb'' petis aŭdiencon kun ''Muḥammad <u>Sh</u>áh Qájár'' ([[1810]]-[[1848]]) en [[Tehrano]] (''Ṭihrán'') sed ĵus antaŭ ties efektiviĝo en marto Báb estis enprizonigita en la [[Azerbajĝano|azerbajĝana]] kastelo de [[Mah-Ku|''Máh-Kú'']], kie li verkis sian [[Persa Bayán|Persan Bajanon]]. En tiu verko li revelaciis novan leĝaron por la babanoj kaj anoncis la alvenon de mesia figuro nomita "Tiu, kiun Dio manifestos".<ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro12.html ĉapitro 12-a] kaj [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro13.html ĉapitro 13-a]</ref>
=== [[1848]] ===
Je la [[10-a de aprilo]] ''Báb'' estis transloĝigita al la prizono de [[Chihriq|''<u>Ch</u>ihríq'']] laŭ la ordono de la Granda Veziro ''Ḥájí Mírzá Áqásí'', por ĉesigi lian kreskantan influon en ''Máh-kú''. <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro17.html ĉapitro 17-a]</ref>
Linio 59:
La [[21-an de julio]] ''Mullá Ḥusayn'' eklevis la "Nigran Flagon" de la [[Ĝihado]] en [[Mazenderano]] kaj ekmarŝis kun 200 aliaj babanoj al [[Maŝhado]] (''Ma<u>sh</u>had''). Sed la [[10-an de oktobro]] granda grupo da babanoj estis [[Batalo de Tabarsi|sieĝata]] ĉe la tombo de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ṭabarsí'', kie alvenis ''Quddús'' la [[20-an de oktobro]]. <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro19.html ĉapitro 19-a]</ref>
=== [[1849]] ===
[[Dosiero:Amir-Nizam Taqi-Khan.jpg|thumb|right|150px|''Amír-Niẓám Taqí-<u>Kh</u>án'']]
Dum pluraj monatoj la babanoj sieĝataj en sia fortikaĵo de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ṭabarsí'' sukcese rezistis al la registaraj trupoj komandataj de la princo ''Mihdí Qulí Mirzá''. Je la [[10-a de majo]] finiĝis la batalo post interkonsentita kapitulaco. La venkintoj promesis liberecon al la babanoj sed tuj rompis sian ĵuron kaj mortigis multajn el ili. <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro20.html ĉapitro 20-a]</ref>
Linio 65:
Nelonge post tiu masakro la ''Báb'' verkis sian testamenton, en kiu li enoficigis ''Mírzá Yaḥyá-i-Núrí''-on ([[1831]]-[[1912]]) kiel nominalan ĉefon de la babanoj post sia forpaso.
=== [[1850]] ===
Ribelo kaj masakro de la babanoj en ''Nayríz'' en la provinco de ''Fárs'' <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro22.html ĉapitro 22-a]</ref> kaj konflikto en ''Zanján'' <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro24.html ĉapitro 24-a]</ref>
Linio 72:
Liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie la babanoj dum nokto ŝtelume kolektis ilin por diversloke kaŝe konservi ilin ĝis fine en 1909 eblis daŭre entombigi ilin en [[Maŭzoleo de la Báb|maŭzoleo]] sur la [[Monto Karmel]] ([[Israelo]]).
=== [[1851]] ===
Babanoj ribelantaj estis amasbuĉitaj en [[Zenĝano]] (''Zanján''). <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro24.html ĉapitro 24-a]</ref>
=== [[1852]] ===
[[Dosiero:Nasirid-Din-Shah 1850.jpg|thumb|right|150px|''Náṣiri'd-Dín-<u>Sh</u>áh Qájár'']]
Tri babanoj kolerigitaj de tia persekutado provis mortigi la reĝon ''Náṣiri'd-Dín <u>Sh</u>áh Qájár'' ([[1831]]-[[1896]]) en la [[15-a de aŭgusto]] sed tio fiaskis. Tiu atenco pravigis ĝeneralan persekutadon kontraŭ la baba movado kaj multaj gvidaj babanoj estis mortigataj, inter ili [[Tahirih|''Ṭáhirih'']] kaj [[
=== Sekve ===
La Babismo komence transvivis nur kaŝe kaj ekzile. Post la [[Ekzekuto de Bab|ekzekuto de ''Báb'']] en [[1850]] pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb'', sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.
Linio 86:
Sekve plejparto de la babanoj fariĝis liaj disĉiploj resp. ili fariĝis la adeptoj de ''Bahá'u'lláh'', la ''bahá'í'' (adeptoj de ''Bahá' ''- bahaanoj). Lia duon-frato ''Mírzá Yaḥyá Núrí'' tamen ribelis kontraŭ li, asertante esti mem ricevanto de dia revelacio kaj donante al si la titolon ''Ṣubḥ-i-Azal''; nur kelkaj manplenoj da babanoj sekvis lin kaj fariĝis la ''azalí'' (azalanoj), kiujn oni ankaŭ nomis [http://en.wikipedia.org/wiki/Bayani ''bayání"] (bajananoj).
== Instruoj de la Babismo ==
La babismo estas revelaciita religio inter la abrahamaj religioj, kiel judismo, kristanismo kaj islamo, sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, librojn kaj leĝaron.
La ''Báb'' asertis, ke li revelaciis '''kvin cent mil versojn''', sed plejparto de liaj verkoj bedaŭrinde perdiĝis. <ref>Kroniko de Nabil, ĉapitro 13-a, [http://www.freewebs.com/bahaakredo/ĉapitro13.html noto 7-a]</ref> [[Listo de verkoj de Bab]] ankoraŭ haveblaj estas priskribita de ''Denis MacEoin'' en sia verko titolita ''Sources for Early Bab Doctrine and History'' (fontoj por fruaj historio kaj dogmaro de la Bab). La ĉefaj verkoj estas la ''Qayyúmu'l-Asmá' '' ([[1844]], komento de la 12-a korana surao titolita [[Jozef (filo de Jakob)|"Jozefo"]]) kaj la persa ''Bayán'' ([[1847]], ne finverkita), kiu anstataŭis la [[Korano]]n por la babanoj.
=== Apero de la Promesito de Islamo (''Qá'im'') ===
[[Dosiero:Manskribaĵo de Bab.jpg|thumb|right|130px|Epistolo de ''Báb'' al sia unua disĉiplo ''Mullá Ḥusayn-i-Bu<u>sh</u>rú'í'']]
Ekde la [[23-a de majo]] [[1844]] (5-a de ''Jamádíyu’l-Awwal'' 1260 p.H.) la ''Báb'' deklaris esti la Promesito atendita de la islamanoj por restarigi sur la Tero justecon kaj malaperigi tiranecon kaj subpremadon antaŭ la "Tago de Juĝo".
Linio 113:
Sekve li okupis rangon egalan al tiu de la Profeto Mohamedo, per titoloj kiel "Primara Punkto" (''Nuqṭiy-i-Úlá'') <ref>el Epistolo al ''Muḥammad <u>Sh</u>áh'' en "Sélection des Écrits du Báb" eldonita de M.E.B. (205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio), 1984 D/1547/1984/1 p.11)</ref>, ĉar el tiu punkto devenas ĉio kreita kaj ĉiuj Literoj de la Libro. Jesuo-Kristo estas por la kristanoj la "enkorpiĝinta Vorto" kaj la Profeto Mohamedo estas por la islamanoj la "marŝanta Korano"… por siaj disĉiploj la ''Bab'' estas ankaŭ la manifestiĝo de la dia Vorto, la "Punkto de ''Bayán''" (''Nuqṭiy-i-Bayán'') de la sankta Libro por nova epoko, kaj li titolis siajn 18 unuajn disĉiplojn "[[Literoj de la Vivanto]]". Li konsideris sin kiel "Manifestiĝon de Dio" (en la persa lingvo ''Mazhar-i-iláhí'' = manifestiĝo de la diaj kvalitoj en homa "templo") kaj liaj disĉiploj ankaŭ nomis lin per la titoloj ''Ḥazrat-i-A'lá'' (Plejalta Ĉeesto), ''Jamál-i-Mubárak'' (Benita Belo), ''Ḥaqq Ta'álá'' (Plejpotenca Vero), ''Ṣáḥibu'z-Zamán'' (la Sinjoro de la Erao), ''<u>Dh</u>ikr'u'lláh'' (Rememoro de Dio) kaj ''Qurrat'ul-'Ayn'' (Konsolo de la Okuloj)
=== Klarigoj de la Profetaĵoj pri la "Tago de Juĝo" ===
[[Dosiero:Haykal-Bab-2.gif|thumb|240px|right|manskribaĵo de ''Báb'' laŭ formo de stelo kvinpinta (''Haykal'' = templo "homa").]]
Komentoj kaj klarigoj de la religiaj skriboj islamaj multas en la verkoj de ''Báb''. Ekzemple lia unua libro titolita ''Qayyúmu'l-Asmá' '', kiun li verkis en [[1844]] pri de la 12-a korana surao titolita "Jozefo", aŭ lia persa ''Bayán'', kiun li verkis en [[1847]]-[[1848]] kaj kies nomo arabe signifas "klarigo", kiel uzita en la 75-a korana surao titolita ''Al Qiyámah'' (la Reviviĝo) [http://www.usc.edu/dept/MSA/quran/transliteration/075.html 75/16-19] : <blockquote>
Linio 149:
"Mi preparas vin por la alveno de grandioza Tago… Neniu jam konas ĝian sekreton. Ĝi estas nek diskonigebla nek imagebla… La novnaskito en tiu Tago estos pli evoluinta ol la plej saĝaj kaj respektindaj homoj de nia epoko. La plej simpla, la plej malklera homo de tiu epoko superos per sia scio la teologojn plej erudiciajn kaj plej perfektajn de niaj tagoj. Disiru ĉien tra la lando kaj, per firma piedo, per sanktigita koro, preparu la vojon por ĝia alveno." <ref>"Épître du Bab aux "Lettres du Vivant" (Epistolo de la ''Báb'' al la "Literoj de la Vivanto") tradukita al la [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/epitre-lettre-vivant.htm franca lignvo]</ref></blockquote>
=== Anonco de la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos" ===
En siaj verkoj la ''Báb'' anoncas la alvenon de alia "Manifestiĝo de Dio" titolita "Tiu, kiun Dio manifestos" (''man yuẓhiruhu'lláh'', arabe : من یظهر الله , [[Persa lingvo|perse]]: مظهر کلّیه الهی ). Li estos tiom glora estaĵo, ke la ''Báb'' asertis mem ne povi adekvate priskribi liajn kvalitojn <ref>"The World Order of Bahá'u'lláh" (la mondordo de ''Bahá'u'lláh'') angle verkita en 1929 de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' (U.S., First pocket-sized edition, 1991) [http://bahai-library.com/writings/shoghieffendi/wob/32.html 32/4]</ref>. La Sankta Libro kaj la leĝaro revelaciitaj de la ''Báb'' estos anstataŭataj de la Sankta Libro kaj de la leĝaro, kiuj estos revelaciitaj de "Tiu, kiun Dio manifestos" en la "Tago de la Reviviĝo". <ref>"Bayan Persan". (Persa Bajano) tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan1.htm#u2p6 2/6] kaj [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan4.htm 7/13]</ref>
Linio 156:
Li ankaŭ rilatigis la vorton ''Bahá' '' kun "Tiu, kiun Dio manifestos": "Ĉia splendoro (arabe : ''Bahá' '') de la Bajano estas "Tiu, kiun Dio manifestos"; estu plena mizerikordo al tiu kredanta je li kaj plena puno al tiu malkredanta..<ref>"Bayan Persan" (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan2.htm bayan persan 3/14]</ref>
=== Leĝaro anstataŭanta la Islaman Ŝarion ===
Babismo klare distingiĝis de Islamo post la Konferenco de ''Bada<u>sh</u>t''. Ekde tiam por la babanoj la sankta libro ''Bayán'' anstataŭis la Koranon kaj la leĝaro revelaciita en ĝi la islaman ŝarion..<ref name="h-net.org">"Essays and Notes on Bábí and Bahá'í History" (Disertaĵoj kaj notoj pri baba kaj bahaa historio) de ''John Walbridge'' [http://www.h-net.org/~bahai/bhpapers/vol6/waless/chap3.htm ĉapitro 3-a] en "H-Bahai Digital Library"</ref>
Linio 177:
Aliaj ritoj koncernis pilgrimadon, fastadon, funebradon, uzadon de ringoj kaj parfumoj. Pri tio ''Denis MacEoin'' skribas, ke tiu leĝaro ne estis vere intencita al laŭlitera apliko sed ke Báb, konsciante tre mallongan periodon de ilia valideco resp. la tre baldaŭan aperon de "Tiu, kiun Dio manifestos" precipe celis per fortaj signoj aboli la islaman leĝaron kaj revivigi kaj renovigi la persan socion resp. prepari ĝin por la tre baldaŭ aperonta nova erao.<ref name="h-net.org"/>
== Konflikto pri la Spirita Heredaĵo de la ''Báb'' ==
=== Testamento de la ''Báb'' ===
[[Dosiero:Mirzayahya.gif|thumb|right|150px|''Mírzá Yaḥyá-i-Núrí'' titolita ''Ṣubḥ-i-Azal'' 1890]]
La ''Báb'' en [[1849]], nelonge post la martirigo de ''Quddús'', verkis dokumenton kiu verŝajne estas konsiderebla kiel lia testamento. En tiu verko titolita ''Lawḥ-i-Vasaya'', li enoficigis sian disĉiplon ''Mírzá Yaḥyá Núrí'' ([[Subh-i-Azal|''Ṣubḥ-i-Azal'']] : Mateno de Eterneco) kiel nominalan estron de la baba komunumo por ke, resume, li:<ref>"The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de ''Báb''), tradukita el la persa al la [http://www.h-net.org/~bahai/notes/vol7/BABWILL.htm angla] kaj komentita de ''Sepehr Manuchehri'' (2004)</ref>
Linio 190:
La [[4-an de aŭgusto]] [[1980]] la [[Universala Domo de Justeco]] skribis al bahaano pri la rango de ''Mírzá Yaḥyá'', ke la ''Báb'' ne nomumis plenrajtan posteulon similan al [[Sankta Petro]], al la Imamo '' 'Alí'' aŭ al [[`Abdu'l-Bahá|'' 'Abdu'l-Bahá'']] sed pli ĝuste titularan estron aŭ administranton de la baba komunumo ĝis la apero de "Tiu, kiun Dio manifestos", ĉar li sciis lian alvenon tuja. <ref>Letero de la Universala Domo de Justeco al bahaano je la [http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol9/Research_Dept_2004_May_28.pdf 4-a de aŭgusto 1980]</ref>
=== Skismo pri "Tiu, kiun Dio manifestos" ===
Post la [[Ekzekuto de Bab|ekzekuto de ''Báb'']] en [[1850]] pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb'', sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.
Linio 197:
Tion li ne faris, kaj instigite de ''Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání'' ekĵaluzis pro la kreskanta influo de ''Bahá'u'lláh'' ene de la komunumo. Por eviti konflikton kaj disiĝon ene de la babanaro ''Bahá'u'lláh'' foriris el Bagdado kaj [[Ermitiĝo de Baha'u'llah|ermitiĝis]] en la montaroj de la iraka [[Kurdistano]] dum du jaroj de la [[10-a de aprilo]] [[1854]] (12-a de ''Rajab'' 1270 p.H.) ĝis la [[19-a de marto]] [[1856]] (12-a de ''Rajab 1272'' p.H.). <ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c21 ĉapitro 21-a] (france)</ref>
Reveninte pro la insista peto de sia familio kaj de la babanoj, li pli kaj pli transprenis la spiritan gvidadon de la baba komunumo. Kaj en [[1863]] (1279 p.H.), dek-naŭ jarojn post la naskiĝo de la Babismo, jus antaŭ sia foriro al [[Konstantinopolo]], kien per registara dekreto li estis ekziligita, li [[
Rezulte dum la dua jaro de la ekzilo en [[Edirne]] (Adrianopolo), ''Mírzá Yaḥyá'' ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estiĝis fine [[skismo]] ene de la baba komunumo resp. inter la sekvantoj de ''Bahá'u'lláh'' (bahaanoj = ''bahá'í'' ) kaj la sekvantoj de ''Mírzá Yaḥya'' (azalanoj = ''azalí'' ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto kaj sin titolis ''Ṣubḥ-i-Azal'' (Mateno de Eterneco)..<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-5.htm#c27 ĉapitro 27-a] (france)</ref> La tiel nomata "Plej Granda Disiĝo" oficialiĝis dum septembro de [[1867]] inter ''Ṣubḥ-i-Azal'' kaj ''Bahá'u'lláh'', kiu nelonge poste verkis sian libron titolitan ''Kitáb-i-Badí' '' (La Mirinda Libro Nova) por refuti la argumentojn de siaj opoziciantoj nomitaj de li la "Popolo de la ''Bayán''" (''Ahl-i-Bayán'') kaj precipe de ''Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání'' <ref>"Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN
La foje eĉ sanga konflikto inter bahaanoj kaj azalanoj forte malkontentigis la turkan registaron, kiu fine ordonis splitigon de ekzilintoj kaj sendon de unu grupo, inter ili ''Mírzá Yaḥya'', al la insulo [[Kipro]] kaj de la alia, inter ili ''Bahá'u'lláh'', al la punkolonio de [[Akko]] ('' 'Akká'') en [[Palestino]]. Ili forlasis Adrianopolon la [[12-an de aŭgusto]] [[1868]] (22-an de ''Rabí'u'<u>th</u>-<u>Th</u>ání'' 1285 p.H.). <ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-5.htm#c28 ĉapitro 28-a] (france)</ref>
=== Naskiĝo de Nova Religio : la Bahaa Kredo ===
Ekde tiam tiuj du grupoj fariĝis religiaj movadoj apartaj kaj sendependaj kiel judismo, kristanismo aŭ islamo.
Linio 210:
''Ṣubḥ-i-Azal'' [http://bahai-library.com/file.php5?file=ridvan_death_mirza_yahya mortis] en [[Famagusto]] (Kipro) la [[29-an de aprilo]] [[1912]] kaj estis enterigita laŭ la islama rito. Lia eta adeptaro rapide disfalis en la [[20-a jarcento]]. Nuntempe eble estas ankoraŭ kelkmil da neorganizitaj posteuloj liaj precipe en Irano kaj [[Uzbekistano]].<ref>[http://lexicorient.com/e.o/babism.htm Artikolo] en la angla lingvo de la ''Encyclopaedia of the Orient''</ref><ref>[http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f2/v3f2a070.html Artikolo] en la angla lingvo de ''Denis MacEoin'' en la ''Encyclopaedia Iranica''</ref> Babanoj tamen ludis iom signifan rolon je la promulgo de la irana konstitucio en [[1905]].
== Fotaro pri Historio de Babismo ==
<center>
<gallery>
Linio 228:
</center>
== Notoj ==
{{referencoj|2}}
== Vidu ankaŭ ==
*[[Báb]]
*[[Bahaa Kredo]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}}[http://www.h-net.org/~bahai/biblioteko h-net.org] en diversaj lingvoj (araba, persa, turka, angla…) pri Ŝeĥismo, Babismo kaj Bahaismo.
{{el}}[http://www.bayanic.com/ Religio de la Bajano], retejo en la angla lingvo de la baba komunumo.
{{el}}Artikoloj de la ''Encyclopaedia Iranica'' (enciklopedio irana) en la angla lingvo pri la [http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f3/v3f3a027.html ''Báb''], [http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f8/v3f8a073.html ''Bayán''] kaj [http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f2/v3f2a070.html "Azali Babism"]
== Referencoj ==
*"Bayan persan, Le livre sacré du babisme de Séyyèd Ali Mohammed, dit le Bâb" (La Persa Bajano, la sankta libro de la Babismo de Sejjed Ali Mohamedo kromnomita la Bab), tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS, eldonita en 4 volumoj ĉe Parizo, 1911-1914 ([http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan-sommaire.htm france] ankaŭ parte tradukita al la [http://bahai-library.com/file.php5?file=bab_bayan_farsi_velasco angla lingvo])
*"Sélection des écrits du Báb" (Elektitaj skribaĵoj de ''Báb'') , eldonita de M.E.B. ( 205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio.), 1984, D/1547/1984/1 ([http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/cp_bab.htm france], ankaŭ en la [http://bahai-library.com/file.php5?file=bab_selections_writings_bab angla lingvo])
*"The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de ''Báb''), tradukita el la persa al la [http://www.h-net.org/~bahai/notes/vol7/BABWILL.htm angla] kaj komentita de ''Sepehr Manuchehri'' (2004)
{{el}} [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/ALM-Nicolas/alm-bab.htm "Le Bab"], biografio verkita de franca orientalisto A.L.M. Nicolas.
*"The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative" (La Herooj de la Nova Tagiĝo : [[Kroniko de Nabil]]), verkita de ''Nabíl-i-Zarandí'', tradukita el la persa al la [http://reference.bahai.org/en/t/nz/DB/ angla lingvo] de [[Shoghi Effendi Rabbání|Shoghi Effendi]], eldonita de ''Bahá'í Publishing Trust'' (''Wilmette'', Illinojso, Usono, 1932) ISBN
*"Resurrection and Renewal - the Making of the Bábí Movement in Iran 1844-1850" (Revivigo kaj Renovigo – la estiĝo de la Baba Movado en Irano 1844-1850), verkita de ''Abbas Amanat'' kaj eldonita de ''Cornell University Press'' (1989) ISBN
*"Rituals in Babism and Baha'ism" (Ritaroj en Babismo kaj Bahaismo), verkita de ''Denis MacEoin'' kaj eldonita de ''British Academic Press and Centre of Middle Eastern Studies, University of Cambridge'' Britio (1994) ISBN
*"Azali Babism", Artikolo en la angla lingvo de ''Denis MacEoin'' en la ''[http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f2/v3f2a070.html Encyclopaedia Iranica]''.
*"The Bábí and Bahá'í Religions - from messianic Shi'ism to a world religion" (La Religioj Babaj kaj Bahaaj – de mesia ŝijaismo al tutmonda religio), verkita de ''Peter Smith'' kaj eldonita de ''Cambridge University Press'' (1987) ISBN 0-521-30128-9
*"The Bábí Movement: A Resource Mobilization Perspective" verkita de ''Peter Smith'' kaj ''Moojan Momen'', eldonita en ''In Iran: Studies in Bábí and Bahá'í History vol. 3, [http://bahai-library.org/articles/babi.movement.html pages 33-93 en la angla lingvo]'' (eldonejoj ''Peter Smith'', ''Los Angeles: Kalimat Press'', 1986)
*"Materials for the study of the bábí religion" (materialoj por la studo de la baba religio), verkita de ''Edward G Browne'' kaj eldonita de la Universitata Presejo de Kambriĝo (1918) en la [http://www.h-net.org/~bahai/diglib/books/A-E/B/browne/material/msbrtoc.htm angla lingvo].
*"Bahá'u'lláh and the New Era, An Introduction to the Bahá'í Faith" (Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, enkonduko al la Bahaa Kredo) verkita de [[John Esslemont|J.E. Esslemont]], eldonita de ''Bahá'í Publishing Trust'' (''Wilmette'', Illinojso, Usono) ISBN
{{elstara}}
|