Universo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
stilaj modifoj
Kosmologia ekesto de la universo
Linio 1:
[[Dosiero:Universum.jpg|eta|Universo - C. Flammarion, Holzschnitt, Paris 1888, Kolorit : Heikenwaelder Hugo, Wien 1998]]
La '''Universo''' estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu [[lumo]], [[materio]] kaj [[energio]] ekzistanta en la [[tempo]] kaj la [[spaco]], kune en la [[spacotempo]], laŭ la [[teorio de relativeco]] de [[Albert Einstein]]. Laŭ [[Paskalo]], la universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "[[mondo]]". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ iam estiĝinta.
 
La scienca branĉo, kiu studas la eblan ekeston de la universo, nomiĝas [[kosmologio]]. Ĝi baziĝas grandparte sur fizikaj konsideroj kaj [[astronomio|astronomiaj]] datenoj.
 
== Etimologio ==
 
La termino ''universo'' deriviĝas de la [[latina lingvo|latina]] ''universus'' (tuta), kunmetita el ''unus'' (unu) kaj ''versus'' ([al]-turnita, participo de ''vertere'', turni). La latina vorto estis multe uzata de [[Cicero]] kaj postaj latinaj verkistoj.
 
=== MitojGrandeco prikaj la originoekesto de la universo ===
 
La science taksita aĝo de la universo estas 13,73 (± 0,12) miliardoj da jaroj. La diametro de la universo observebla estas almenau 93 miliardoj da [[lumjaro]]j au 8,80 × 10<sup>26</sup> metroj. Vaste akceptata bazteorio pri la estiĝo de la universo estas la teorio de [[Praeksplodo]] kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo. Laŭ la teorio de Praeksplodo la universo havus komencan ekzistadon dum tre mallonga tempo nomata [[tempo de Planck]] (10<sup>-35</sup> sekundo), en stato ekstrema rilate [[temperaturo]] kaj [[denseco]].
 
La teorio de Praeksplodo supozas, ke la universio ekestis el diskrevanta [[gravita singulareco|singularejo]] kaj daŭre ekspansias de tiu tempo. La teorio do ne klarigas, kial okazis la Praeksplodo kaj kio estis antaŭ ĝi, sed laŭ ĝi tempo, spaco kaj materio ekestis nur per kaj en la Praeksplodo. Do estas sensence paroli pri "tempo antaŭ la praeksplodo.
=== Mitoj pri la origino de la universo ===
 
Dum 10<sup>&minus;43</sup> sekundoj post la Praeksplodo la fizikaj kondiĉoj en la universo estis tiom ekstremaj, ke la nunaj fizikaj leĝoj kredeble ne estis aplikeblaj; ili nur ekestis dum tiu tempo, kiu nomiĝas [[tempo de Planck]]. Do la teorio ne povas pretendi scii, kio okazis dum tiu tempo.
 
Ĝis la 20-a jarcento multaj kredis, ke la universo estas eterna, statika kaj space [[senfineco|senfina]], do ĉiam ekzistis en la nuna formo. Tio tamen ne povas esti, ĉar en tia universo la nokta ĉielo devus esti tagece luma, ĉar ĉiudirekte estus iu stelo (eĉ se tre fora). Krome ne ekzistas konata mekanismo por eterne produkti la energion necesan por lumantaj steloj.
 
Ne estas certe, ĉu la universo eterne ekspansios aŭ iam komencos kunfali por perei en granda maleksplodo. Tio dependas de la kvanto de materio en la universo. La fiziko hipotezas, ke aldone al la konata materio ekzistas [[malluma energio]], kiu malhelpas la kunfalon.
 
== Mitoj pri la origino de la universo ==
 
La homoj multe interesiĝadis pri legendoj kaj mitoj pri la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
Linio 21 ⟶ 37:
* Laŭ mito de '''sameoj''', universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara '''Jubmel''' volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora '''Perkel''' kontraŭstaris al lia volo. Pro tio la universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberigis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis.
 
=== Sciencoj esplorantaj universon: ===
 
:'''[[Kosmologio]]''' - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiaj principoj.