La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo de la nova paĝo pri la filmo "La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:22, 28 okt. 2012

La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas (originala hispanlingva titolo: La vida precoz y breve de Sabina Rivas) estas meksika filmo (dramo), kiun reĝisoris Luis Mandoki. La filmo debutis en Hispanio je la 25-a de oktobro 2012. La debuto en Meksiko okazis je la 9-a de novembro 2012.

La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas
filmo
Produktadlando Meksiko
Originala lingvo hispana
Kina aperdato 25-a de oktobro 2012 (Hispanio)
Daŭro 115 min.
Kameraado Damián García
Reĝisoro(j) Luis Mandoki
Produktisto(j) Abraham Zabludovsky
Scenaro Diana Cardozo
Muziko de Alejandro Castaños Luna
Ĉefrolantoj Greisy Mena
Honorigoj Ariel Award for Best Supporting Actress
IMDb
vdr

Historio

La filmo rakontas la vivon de la hondura knabino Sabina Rivas, kiu volas elmigri al Usono por serĉi la usonan revon. Sabina Rivas, kiun reprezentas la venezuela aktorino Greisy Mena envolviĝas al prostitucia reto kaj suferas sekssklaveco. Mena ludas kuraĝan kaj ĉiam luktantan junulinon en la aĝo de 16-jaroj, serĉante pli bonan ontecon kaj provante atingi la celon esti kantistino en Usono. Dume ŝi devas supervivi en scenejo de limaj okazaĵoj, realaj kaj ĉiutagaj.

La longdaŭra filmo, kies bazo estas la romano "La mara" de la verkisto Rafael Martínez Heredia. Kunteksto estas la fenomeno de internacia migrado.

Produktisto estis Abraham Zabludovsky. Zabludovsky asertis, ke la filmo devis esti farita, ĉar la romano "La mara" estas la "plej grava libro", kiu eldoniĝis en Meksiko dum la lastaj 30 jaroj. Kiam oni demandis lin kial li elektis la meksikan direktoron Luis Mandoki Zabludovsky respondis, ke "li estas la unika kaj samtempe la plej bona direktoro, ĉar li laboras bonege kun emocioj kaj sentoj. Krome kun li laboras bonega teamo"

Rolantoj

Protagonistino: Greisy Mena

La ĉefrolistino estas la venezuela aktorino Greisy Mena, kiu reprezentas la hondura junulino Sabina Rivas, la knabino kiu estas la viktimo de seksa sklaveco.

Eksteraj ligiloj