Popocatépetl: Malsamoj inter versioj

928 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
e (r2.7.2) (robota aldono de: jv:Popocatépetl)
Neniu resumo de redakto
 
La '''Popocatépetl''' estas aktiva [[vulkano]] kun alto de 5 452 metroj la dua plej alta monto de [[Meksiko]]. Popocatépetl estas la [[Nahuatl]] vorto por "Fumanta Monto". La Popocatépetl situas 70 kilometroj sudoriente de [[Meksikurbo]] kaj estas, kiam atmosferaj cirkonstancoj permesas tion, videbla el tiu urbo. La meksikanoj karese nomas la vulkanon '''Popo'''.
 
== La legendo de Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl ==
En la azteka mitologio ''[[Iztaccíhuatl]]'' (Istaksiŭatlo) estis princino, kiu enamiĝis al junulo nomata ''Popocatépetl'', batalisto de ŝia patro, la azteka imperiestro. La patra imperiestro sendis la bataliston al milito en [[Oaxaca]], kaj promesis al la junulo subteni geedziĝon kun sia filino, se li sane revenus el la milito (kion ne kredis la imperiestro). Oni rakontis al la filino, ke la amato mortis batale, kaj ŝi sekve mortis pro funebro. Kiam la batalisto revenis kaj konstatis la morton de la amatino, li same mortis pro funebro. La dioj kovris ambaŭ korpojn per neĝo kaj transformigis ilin al montoj. La ofte neĝkovrita monto [[Istaksiŭatlo]] ofte nomatas "blanka virino" pro la neĝo kaj pro la formo simila al virino kuŝanta surdorse. La batalisto iĝis la vulkano Popocatépetl, kiu pro furiozo pri la perdo de la amatino fojfoje elsputas fajron.
 
{{ĝermo}}