Popocatépetl: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informkesto kiel ŝablono
+ capitro pri la rilato al Tibor Sekelj, kaj mencio de la esperantigita nomformo
Linio 11:
|Lasta erupcio=2012 (ankoraŭ aktiva)
}}
La '''Popocatépetl''' (plurloke, ekzemple en la verkaro de [[Tibor Sekelj]], menciatas la esperantigo '''Popokatepetlo''') estas aktiva [[vulkano]] kun alto de 5 452 metroj la dua plej alta monto de [[Meksiko]]. Popocatépetl estas la [[naŭatla]] vorto por "Fumanta Monto". La Popocatépetl situas 70 kilometroj sudoriente de [[Meksikurbo]] kaj estas, kiam atmosferaj cirkonstancoj permesas tion, videbla el tiu urbo. La meksikanoj karese nomas la vulkanon '''Popo'''.
 
 
La '''Popocatépetl''' estas aktiva [[vulkano]] kun alto de 5 452 metroj la dua plej alta monto de [[Meksiko]]. Popocatépetl estas la [[naŭatla]] vorto por "Fumanta Monto". La Popocatépetl situas 70 kilometroj sudoriente de [[Meksikurbo]] kaj estas, kiam atmosferaj cirkonstancoj permesas tion, videbla el tiu urbo. La meksikanoj karese nomas la vulkanon '''Popo'''.
 
== La legendo de Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl ==
En la azteka mitologio ''[[Iztaccíhuatl]]'' (Istaksiŭatlo) estis princino, kiu enamiĝis al junulo nomata ''Popocatépetl'', batalisto de ŝia patro, la azteka imperiestro. La patra imperiestro sendis la bataliston al milito en [[Oaxaca]], kaj promesis al la junulo subteni geedziĝon kun sia filino, se li sane revenus el la milito (kion ne kredis la imperiestro). Oni rakontis al la princino, ke la amato mortis batale, kaj ŝi sekve mortis pro funebro. Kiam la batalisto revenis kaj konstatis la morton de la amatino, li same mortis pro funebro. La dioj kovris ambaŭ korpojn per neĝo kaj transformigis ilin al montoj. La ofte neĝkovrita monto [[Istaksiŭatlo]] ofte nomatas "blanka virino" pro la neĝo kaj pro la formo simila al virino kuŝanta surdorse. La batalisto iĝis la vulkano Popocatépetl, kiu pro furiozo pri la perdo de la amatino fojfoje elsputas fajron.
 
== Rilatoj al Esperanto ==
{{vulkanoj}}
Inter alie, ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto [[Tibor Sekelj]] en [[1953]] grimpis la monton<ref>« Komence de 1953, kiam mi alvenis al Meksiko, la montgrimpa sporto erupte progresis. Nur en Meksikurbo tiutempe ekzistis cento da montgrimpaj kluboj kun 25 000 membroj. Je manko de lernolibro por tiu sporto, la meksikaj montgrimpantoj malkovris mian libron pri Akonkagvo. Kiel komencanto en tiu sporto, en la libro mi skribis ĉion lernitan surterene, ekde la preparo de la ekspedicio, maniero por uzi la pioĉon, starigo de tendo, ĝis la diversaj specoj de lavangoj kaj la efikoj de la altec-malsano. La libron oni eldonis en Meksiko kaj ĉiu meksika montgrimpanto ĝin konis. El tio sekvis ke oni min tie konsideris montgrimpa majstro kaj la membroj de ĉiu klubo deziris ke mi nepre estu ilia gasto dum unu grimpado, kompreneble la plej malfacila. Tiel mi surgrimpis Popokatepetlon, Ikstaksiuatlon kaj multajn aliajn vulkanojn, montojn kaj izolajn rokojn. Do, vole-nevole, mi fariĝis sperta montgrimpanto. » , Sekelj T., ''Mondo de travivaĵoj'', Edistudio, 1981, paĝo 20</ref>.
 
== Notoj ==
<references/>
{{commonscat|Popocatépetl}}
 
{{vulkanoj}}
 
[[Kategorio:Vulkanoj]]