Pazifao: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: et:Pasiphae |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 35:
== En Sparto ==
Oni adoris Pazifaon kiel orakola diino en [[Talamo]] ([[Lakonio]]), proksime de [[Sparto]]. La geografiisto [[Paŭzanio]] priskribis ŝian sanktejon kiel eta templo ĉe pura akvo-fluo, kun bronzaj statuoj de Helio kaj Pazifao ambaŭflanke. Lia rakonto ankaŭ identigas Pazifaon kun [[Ino]] kaj [[Seleno (mitologio)|Seleno]] ([[Leŭkoteo]]), la ''blanka diino'' kiu personigis la [[Luno]]n. [[Hero]], Pazifao kaj Ino estis nomoj de la triobla diino, laŭ ŝiaj malsamaj karakterizaĵoj, kiujn simbolas la sakrala [[tripiedo]] sur kiu ŝia sacerdotino sidiĝis.
[[Cicerono]] rakontis en sia ''[[De natura deorum]]'' ke la spartaj [[eforo]]j dormis ĉe tiu templo por ricevi antaŭdirajn revojn, utilaj por ilia regado. Laŭ [[Plutarko]]<ref>Plutarko, ''Vivoj de Agis kaj Kleomeno''.</ref>, dum la regado de [[Agis la 2-a]], kelkaj eforoj ribeligis la loĝantaron per orakolaĵoj de la sanktejo de Pazifao, kiuj promesis pardonon de ŝuldoj kaj redistribuon de la kamparo.
|