Frua Dinastia Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: {{Hiero |nomo=''tȝwy'' 'Du Landoj' |hieroglifoj=<hiero>N16:N16</hiero>|linioloko=right}} dosiero:Man on boat Ancient Egypt.jpg|eta|250px|<center>telero kreita dum la Frua Dinastia ...)
 
[[dosiero:Man on boat Ancient Egypt.jpg|eta|250px|<center>telero kreita dum la Frua Dinastia Periodo de Egiptio: Ĝi bildigas viron sur boato flanke de [[hipopotamo]] kaj de [[krokodilo]]]]
 
La '''Arkaika''' aŭ '''Frua Dinastia Periodo''' de [[Egiptio]] tuj sekvas post la unuiĝo de [[Malsupra kaj Supra Egiptio]] ĉirkaŭ la jaro [[-3100|3100]] antaŭ nia erao. Ĝi kutime difiniĝas inkluzivi la unuan kaj duan dinastiojn de Egiptio, daŭrante ĝis ĉirkaŭ la jaro 2686 antaŭ nia erao, aŭ ĝis la komenciĝo de la [[Malnova Imperio de Egiptio]]. En la Unuaepoko de la unua dinastio, la ĉefurbo translokiĝis de [[Abidos (Egiptio)| Abidos]] al [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]], kaj la unuigitan Egiption regis egipta [[dio]]-[[reĝo]]. Abidos restis la ĉefa nacia sanktejo lando en la sudo. La karakterizaĵoj de la civilizo de [[antikva Egiptio]], kiel arto, arkitekturo kaj multaj aspektoj de la antikva egipta religio, konkretiĝis dum la Frua dinastia periodo.
 
Antaŭ la unuiĝo de Egiptio, la lando konsistis el aŭtonomaj vilaĝoj. Kun la fruaj dinastioj kaj dum granda parto de la egiptia historio poste, la lando estis konata kiel la ''Du Landoj''. La [[faraono]]j establis nacian administradon kaj enoficigis reĝajn guberniestrojn. La konstruaĵoj de la centra registaro kutime estis subĉielaj temploj konstruitaj el ligno aŭ [[sabloŝtono]]. La plej fruaj [[hieroglifo]]j aperas nur ĵus antaŭ ĉi tiu periodo, kvankam oni apenaŭ ion scias pri la parolata lingvo kiun ili reprezentis.