Fonetiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: vep:Fonetik; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Fonetiko''' (de la greka ''phonētikós'', 'sona, parola' < ''phoneín'' 'soni') estas la scienco pri la homa [[parolo]]. La fonetiko estas interdisciplina, esence naturscienca fako inter [[lingvoscienco]], [[biologio]], [[neŭroscienco]], [[medicino]], [[pedagogio]], [[psikologio]], [[akustiko]], kaj [[teknologio]].
 
Ĝia studobjekto estas la [[parolo]] kaj ties eroj ([[prozodio]] kaj segmentoj, t.e. realigoj de [[fonemo]]j) el [[fiziko|fizika]] (ĉefe [[akustiko|akustika]]), [[fiziologio|fiziologia]] kaj [[psikologio|psikologia]] perspektivo. Al la eroj de la [[parolo]] apartenas krom la [[parolsono]]j kiuj reprezentas [[fonemo]]jn kaj kiuj kombiniĝas en [[silabo]]j ankaŭ la [[prozodio]], kio estas la vort- kaj frazmelodiaj trajtoj kiuj reprezentas [[prozodemo]]jn. Kadre de fonetiko studiĝas kiel eldiroj kaj ties elementoj produktiĝas en la [[parolorgano]] kaj kiel ili perceptiĝas per la sensorganoj kaj kompreniĝas. Kadre de la fonetiko oni ankaŭ studas la evoluon de la [[parolo]] ĉe infanoj kaj ĉe lernantoj de dua lingvo.
 
Foje la '''[[fonologio]]''' estas konsiderata kvazaŭ subfako ne nur de [[lingvistiko]] sed ankaŭ de fonetiko. La studobjekto de [[fonologio]] estas la mensa kaj formala reprezentado de la fonetismo (aro da [[fonemo]]j kaj [[prozodemo]]j) de lingvoj kaj ties funkcio en lingva sistemo de kontrastaj (distingivaj) unuoj.
 
Per "'''fonetiko'''" oni ankaŭ ofte celas la sonan konsiston de unuopaj lingvoj. Por tiu nocio esperanto ofertas la pli precizan terminon "'''fonetismo'''". La fonetismo de lingvoj speguliĝas pli aŭ malpli parolfidele en la skribo kaze ke [[Alfabeto|alfabeta ortografia sistemo]] estas uzata.
 
== Lingva fonetiko ==
Linio 15:
 
== Paralingva fonetiko ==
'''[[Paralingva fonetiko]]''' aŭ '''paralingvistiko''' temas pri fenomenoj kiuj observeblas en parola komunikado, sed kiuj ne apartenas al la [[lingvo|lingva kodo]]. Observeblas ekzemple [[fiziologio|fiziologia]] kaj [[akustiko|akustika]] malsameco de lingve identaj eldiroj de viroj, virinoj kaj infanoj. Ankaŭ varias la tipo de [[fonado]], [[voĉforto]] kaj parolrapideco, kiun parolantoj elektas, kaj la parolo estas influata de [[emocio]]j. Tiaj faktoroj influas ankaŭ la [[formanto|formantfrekvencojn]], kiuj estas esencaj por la perceptado de la fonetika identeco de parolsonoj. Homoj tamen kapablas kiel aŭskultantoj disigi la du tipojn de informo unu de la alia.
 
Tie ankaŭ menciindas lingvaj fenomenoj kun paralingva origino. Tiaj troviĝas en la [[prozodio]] de [[natura lingvo|naturaj lingvoj]], sed ankaŭ en la formo de '''[[sonimitado|sonimitaĵoj]]''' (''onomatopeoj'') kaj '''[[sonsimbolismo]]''' (''fonosemantiko'') en ties vortaroj.
 
== Produktado de la parolo ==
'''Produktado de parolo''' estas lingva ago per kiu estiĝas [[eldiro]]j kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto. Dum parolproduktado, parolanto uzas sian [[voĉo]]n kaj modulas ĝin per lingvaj [[signoj]]. Estiĝas en la '''[[parolorgano]]''' [[akustiko|akustika signalo]] kiu portas lingvan informon.
 
En la [[fiziologio]] de parolproduktado gravas ''spirado'', ''fonado'' kaj la ''artikulacio''. Tiuj estas interagaj [[procezo]]j, kiuj estas kontrolitaj ĉefe per [[kinestezo|kinesteza]] [[rekuplo]] en la [[nerva sistemo]]. [[Akustiko|Akustika]] rekuplo ludas rolon dum akiro de la parolo kaj por adaptigo de la [[voĉforto]].
Linio 28:
La '''fonada sistemo''' konsistas el la [[laringo]] kaj la [[voĉlipoj]]. Kiam la [[voĉlipo]]j estas alproksimigataj unu al la alia, tiel malvastigante la [[gloto]]n, la subglota aerpremo kreita en la [[pulmo]]j kaŭzas la [[voĉlipoj]]n ekvibri. Tio estas nomata [[fonado]].
 
La '''artikulacia sistemo''' konsistas el la kavoj super la [[gloto]] ([[faringo]], buŝa kavo kaj naza kavo) kaj la strukturoj, kiuj ĉirkaŭas tiujn kavojn. Tiuj permesas variigi la formon de la superglotaj kavoj, kaj per tio la [[formanto]]jn. En la artikulacia sistemo formiĝas [[vokalo]]j kaj [[konsonanto]]j.
 
Perturboj: > [[afazio]], > [[balbutado]].
Linio 38:
 
== Perceptado de la parolo ==
Tie temas pri la homa kapablo elkodigi la parolsignalon kaj kompari ĝin kun la propra [[vortprovizo]]. En la kokleo de la [[interna orelo]], la spektro de la akustika signalo analiziĝas kaj la signalo transformiĝas en [[tonotopio|tonotopian]] nervan signalaron. Tio similas al sonspektrografio. Survoje al la aŭda [[kortekso]], la nerva signalaro plurfoje transformiĝas en aliaj manieroj por la utilo de la aŭskultanto. Temas pri kompleksa procezo, kiu tamen progresas senpene kaj sub gvido de tio kion la aŭskultanto atendas. Oni kutimas ''aŭdi'' tion, kion oni atendas, se la parolsignalo ne enhavas klare kontraŭan informon. Tio, kion oni aŭdas ankaŭ povas esti influita de la vida senso. Tio validas ĉefe por facile videblaj kaj ne tiom facile aŭdeblaj distingivaj trajtoj, kiel ĉeesto aŭ foresto de [[Labialo|labialeco]] ĉe [[konsonanto]]j kaj de liprondigo ĉe [[vokalo]]j.
 
Ankaŭ [[liplegado]], dum kiu oni kutime ne aŭdas, sed nur vidas la parolon, kaj parolperceptado per la tuŝa senso apartenas al tiu fako. Iom pli limigita estas '''[[aŭda fonetiko]]''', kiu esploras nur la aŭdan percepton de lingvaj sonoj.
Linio 162:
[[uk:Фонетика]]
[[ur:صوتیات]]
[[vep:Fonetik]]
[[vi:Ngữ âm học]]
[[yi:פאנעטיק]]