Frua Dinastia Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ intervikiaj ligiloj
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Antaŭ la unuiĝo de Egiptio, la lando konsistis el aŭtonomaj vilaĝoj. Kun la fruaj dinastioj kaj dum granda parto de la egiptia historio poste, la lando estis konata kiel la ''Du Landoj''. La [[faraono]]j establis nacian administradon kaj enoficigis reĝajn guberniestrojn. La konstruaĵoj de la centra registaro kutime estis subĉielaj temploj konstruitaj el ligno aŭ [[sabloŝtono]]. La plej fruaj [[hieroglifo]]j aperas nur ĵus antaŭ ĉi tiu periodo, kvankam oni apenaŭ ion scias pri la parolata lingvo kiun ili reprezentis.
 
Ĝis ĉirkaŭ 3600, neolitikaj egiptaj socioj laŭ la Nilo estis soklintaj siajn kulturon sur la kultivado de rikoltoj kaj malsovaĝigado de bestoj. Nelonge post 3600, la egipta socio komenciĝis kreski kaj progresi al civilizacio rafinita. Nova kaj malsama speco de [[ceramikaĵo]], kiu estis rilata al tiu de la suda [[Levantenio]], aperis dume. La uzado de [[kupro]] ankaŭ iĝis ordinara, kiel la mesopotamia procezo de sunsekigo de brikoj, kaj iliaj arkitekturaj principoj.
 
Laŭ Manetono, la unua reĝo de la unuigita Supra kaj Malsupra Egiptio estis Menes, kiun nuntempe oni identigas kun "Narmer", la unua reĝo sur la listoj de Den kaj Qa'a. Ĉi tiu montras ke la reĝoj de la unua dinastio vidis Narmern kiel grava fondinta homo. Li estas ankaŭ la plej frua reĝo kun rilato al la simbolojn de povo sur la du landoj (vidu, aparte, la Narmer paletro, vota kosmetika paletro sur kiu Narmer desegniĝas portanta la du kronojn), kaj tial li povus esti la homo kiu atingis la unuigon.
 
{{Portalo Egiptologio}}